Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

segunda-feira, 31 de dezembro de 2012

Novjaro

Vivo adas plue...

Ne gravas tiu, kiu
Sur temp’ rajdas fluge. 
 

Eroj el moment’,

Into, onto antas,

Nunon kaŝante.
 

Tuj ekos Novjaro;

Ritoj al homar’ utilas.

Tamen tute survoje

Necesas malpleniĝo:

Vivo plue adas...

 
Maria Nazaré de C. Laroca

Kabo Frio - RJ  Brazilo   31 / 12/ 2012

3 comentários:

Blogdopaulo disse...

Bele! Via poezio farighas chiutage pli rafinita.

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Plue adas poezi'
Dume novjare
Vin salutas mi

Poezion kun plezur'
Mi legadas nun
El via fonto flua

Pluaj plue venu
Al tiu ejo el vi
Dum du mil dek tri!

Josenilton kaj Madragoa disse...

Belege! Per tiuj bele aranĝitaj versoj vi faras omaĝon al la nova jaro kaj ankaŭ al Esperanto! Bonege! Gratulon!
Tiu poemo bone finas la literaturan esprimadon de Esperanto en 2012!
Dankon kaj brakumon al vi, poetino!