Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sexta-feira, 25 de janeiro de 2013

Dubo


Marŝante tra l’ ĝarden’,

Patrin’ ameme puŝas

Sian infanĉareton.

 

Kaj mia penso flugas

Nepre al estont’, fulme…

Ĉu fil’ al flegist’ pagos

Por panjon rulseĝpuŝi?

 

Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora /25 /01/2013

5 comentários:

Josenilton kaj Madragoa disse...

Hu! Belaj vortoj por esprimi fulman fenomenon pri teletransporto de via poezia demandema imagpovo. Jen estas demando. Ĉu venos sincera kaj dankema respondo en la estonto? Jen estas la demando...

Blogdopaulo disse...

Delikata esprimo pri la angoro de maljunigho. Chu vi jam spektis la filmon "Amo", nun montratan en iuj kinejoj?

Adonis Saliba disse...

De prao al prao... Bela tuŝo en viva esto.

Lírica disse...

Hmmm... al mi ne placxas tian manieron rigardi la estonton. Kial tiu patrino ne rajtas sanan, gajan estonton, simila al la maljunuloj de esperanto kiuj vojagxas, dancas, teatrajxas, komponas, poeziumas, amindumas, ktp?
Kia pesimisma penso. Cxu tiu afero estis pro la spektado de l' filmo Amo?

Angela Faria disse...

Tre interesa demando...