Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sexta-feira, 11 de janeiro de 2013

Pluvo


Finiĝas marferioj.

Nevideblaj

Dankaj vortoj

Ŝprucas.

 

Mi adiaŭas do ...

Mantel’ el pluv’

Volvas la urbon.

 

Gutojn

El plezur’

Mi plukas

Por plekti

Kolĉenon

Kaj ornami

La sinon

De l’ mar’.

5 comentários:

Blogdopaulo disse...

Tre delikata, kun tusheto de melankolio.

Josenilton kaj Madragoa disse...

Belega adiaŭo. La mara etoso saŭdados vin kaj certe esperos, ke vi revenos plej baldaŭ por la daŭrigo de la kreiva partnereco. Vi certe foriros iom ornamita de la maro, kaj la maro certe restos iom ornamita de vi.

ursula disse...

Scivoleme vin mi revidos en BKE, kie vi ankau ornamos la sinon de l'renkonto...

Unknown disse...

Bela kaj simpla!

Lírica disse...

Maro similas al arda amanto kiun akompanas la amatino kie ajn sxi estos tamen tiu amanto restos akompanata de viaj amversoj.
Felicxaj la poetoj cxar ili povas ami kaj sentime kaj pasie paroli pri ilia amkapablo kvankam vivantaj inter la "normalaj" personoj kiuj preferas agi indiferentaj, cxu?
Tamen Dio estas Poeto kaj pro tio Li ne punas la artistojn de la versoj.
Gxis baldaü