Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quinta-feira, 10 de janeiro de 2013

Vivĝojo


Hodiaŭ sun’ ferias:

Plejeble ĝi dormetas

Sur nuba lito griza.

 

Milde flugas veter’,

Ĝojon ĝuas banistoj:

Vivlernantoj ĉe mar’...

 

Ja farnientas multaj

Krom mevoj kaj vendistoj

Kaj senĉesa ondar’ ...

 

Maria Nazaré de C. Laroca

Kabo Frio, 10/01/2013

 

 

 

 

 

 

3 comentários:

Blogdopaulo disse...

Cabo Frio ja inspiras vin, ech sen suno.

Josenilton kaj Madragoa disse...

Vin inspiris cxi-foje Drummond, kiu kaptis poezion ecx el la kvieta lageto de la cxiutago simpla. Cabo Frio ne plu estos tiel frida post tiu via kelktaga restado, kaj la maro ondos pli brilsxauxme...

Lírica disse...

Sajnas ke la cxarma greka mitologio kaj la sorcxa animo de nia Lobato sxvebis super Cabo Frio kaj vi majstre sorbis tion...
Kisojn