Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

segunda-feira, 18 de fevereiro de 2013

Bonŝanco




Baraktas sur la sablo
Naiva fiŝet’ povra
Ĉar la senbrida tajdo
Ĝin elĵetis marborden.

Pene, tre malfacile
Jen spiras la mortonto...
Dume kompatas knabo
Kaj ĝin  savi li provas.

Per vost’ la fiŝon prenas
Nepra manet’ karesa
Por ĝin al mar’ resendi.

Foren la fiŝo flugas
Kaj la rad’ de l’ fortun’
Giras saĝece plue...

Maria Nazaré de C. Laroca  
Juiz de Fora, 18/02/2013

8 comentários:

Blogdopaulo disse...

Bela fabeleto kun belega ilustrajho.

Victoria Magna disse...

Saluton, Nazaré! Gratulon pri via verko.

Ennio disse...

Belegaĵo

Hary disse...

Nazaré, bonŝance por ni ke vi ree regalas nin per tiaj versaĵoj.

Nazaré Laroca disse...

Dankon, amiko! Mi preferas danki per privata retmesaĝo aŭ per privata mesaĝo ĉe facebook. Kiu estas vi? :)
Mia fejsbuka paĝo estas https://www.facebook.com/nazare.laroca
Amike!

Nazaré Laroca disse...

Dankon, amiko! Mi preferas danki per privata retmesaĝo aŭ per privata mesaĝo ĉe facebook. Kiu estas vi? :)
Mia fejsbuka paĝo estas https://www.facebook.com/nazare.laroca
Amike!

Angela Faria disse...

Mi tre sxatis!!!!
Belega!!!!

Angela Faria disse...

Fakte mi pensas ke tiu fisxeto ne survivis.