Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quinta-feira, 28 de março de 2013

Pasko

"Ĉu esti aŭ ne esti.
-  tiel staras
Nun la demando (...)”
El Hamleto -William Shakespeare-
Tradukis L.L. Zamenhof)

Porĉiama sorto,
En la sino
De l’ morto
Trompema,
Vivo flamas.

Surprizitaj,
Mortintoj
Plu vivas
Alidimensie...

Vivo ruzas;
Mort’ forludas:
La plej vivplena
Mensog’ ĉiama.
Ĝis kiam?

Maria Nazaré  de C. Laroca
Juiz de Fora, 28/03/2013

3 comentários:

Lírica disse...

Vino ebriigas la korpon kaj viaj versoj la animon, Poet'.

Josenilton kaj Madragoa disse...

Vi bone difinis la veran sencon de la pasko. Ĉiu el ni havas sian paskon, kiam li liberiĝas el la fizika karno kaj renaskiĝas alidimensie en gloro. Reviga certeza espero!

Blogdopaulo disse...

Vivo kaj morto ja meritas poemon. Per poezio, transpasi la morton estas pli facile.