Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

segunda-feira, 29 de abril de 2013

Poema singelo_ Versaĵo simpla



  http://www.youtube.com/watch?v=CHw1z6wzwDQ


Poema singelo

Com urbana elegância
E sem sinal de angústia,
Uma pombinha descansa
Justo no alto da placa
Que avisa: Rua Augusta.

Versaĵo simpla

Per urba eleganteco
Kaj nenia angorsigno
Ripozas kolombeto
Ĉe  la  nomplato ĝuste
Kiu avertas: strat’ Augusta.


Maria Nazaré de C. Laroca
São Paulo, 29/04/2013.












domingo, 28 de abril de 2013

Ventrodanco






Jen arabas dancistin’:
Alloge ŝi ventrodancas
Kaj la nudan ventron svingas.

Ŝia tutpasia flamo
Kokete moviĝas dance.
Ŝi ĉarme tordas la kokson
Ankaŭ manojn, fingrojn, ŝultrojn.

Hararo rondire flugas,
Vesto trembrilas volupte
Kaj la  okulojn mirigas
Ebriajn pro la muziko.



Maria Nazaré de C. Laroca
San-P aŭlo, 28/04/2013.

sexta-feira, 26 de abril de 2013

Ribelo




En festa Parnaso
Muzoj furoras.
Apolono, Dio
De l’ Lum’, de l’Art’,
Kunvokas Poezion
Por regi en mond’
Kaptita de perfort’.


Do amaso da poetoj:
Bardoj, aedoj, menestreloj
Jam heroe paradas.

Kaj per liroj ili bruligas
Vortojn danĝerajn:
Bombojn mortigajn,
Antaŭjuĝon, mizeron,
Troan korupton,
Murdojn kruelajn.


Vortaroj konvulsias
Por la granda fino.
Horizonte Poezion
Hierofant’ akceptas:
Espero renaskiĝas.


                 Maria Nazaré de C. Laroca

             Juiz de Fora, 26/04/2013.

quinta-feira, 25 de abril de 2013

Acalanto _ Lulkanto


Acalanto

O pensamento
Goteja informe
Nas horas
Nuas do dia.

Artesão astuto,
Incrusta o amanhecer
No verso molhado
De gotas de orvalho.

É quimera na arena:
Acalenta-se a metáfora  
Que arqueja rebelde
No seio do poema.



Lulkanto

La senbrida penso
Senforme gutas
Sur la nudajn
Horojn de l’ tago.

Ĝi, kreinto ruza,
Tagiĝon inkrustas
En malsekajn versojn
Pro rosgutoj.

La ĥimer’ arenas
Kaj lulas  metaforon,
Kiu stertoras ribele
En la  sino de l’ poemo

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 25/04/2013.



quarta-feira, 24 de abril de 2013

Trapezo







Trapezo

Akrobatas anim'
kaj transsaltas
abismon.

Aktoras anim'
kaj arkanon
ĝi trafas.

Anim' vortojn
dresas sceneje:
anim'poetas.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 24/04/2013

terça-feira, 23 de abril de 2013

São Jorge _ Sankta Georgo




Jorge da Capadócia,

É de luz tua lança,
Soldado romano,
Mártir cristão.

Da Lua Cheia
Teu encanto
Nos  semeia
Nobre coragem.

Santo guerreiro,
Sempre pronto
A matar o dragão
Tão sorrateiro
Dentro de nós.


 Sankta Georgo

Georgo de Kapadokio,
Lumas lanco via
Soldat’ romia
Martir’  kristana.

El plenluno,
Via ĉarmo
Al ni prisemas
Noblan kuraĝon.

Batalanto,
Ĉiam vi pretas
Mortigi  drakon
Ruzan, kaŝeman,
Ene de ni.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 23 /04/2013





segunda-feira, 22 de abril de 2013

Spiralo





Homoj naskiĝas
Kaj ili serioze
Gaje folas
Dumvive.

Ili manĝas,
Dormas,
Amoras.

Homoj laboras,
Serĉas feliĉon,
Priŝercas vivon.

Ili kuracas ja
Mortigas kaj mortas;
Pilkludas infane,
Kaj ankaŭ sovaĝe
Por futbalo fervoras.

Homoj rolas humane
Ĉar ili naskas arton
Kaj ĝin ĝuas plezure.

Tamen homaram’
Ankoraŭ bezonatas...
Jen peniga vivtasko.              Maria Nazaré de C. Laroca
                                          Juiz de Fora, 22/04/2013.




domingo, 21 de abril de 2013

Devaneio _Fantazio





Devaneio

Fascinaram-me sempre
Lustres de cristal
Desde a infância.

Na igreja matriz,
Meu olhar recorta
Os sonhos suspensos
No esplendor daquele
Lustre magnífico.

E a alma se enrosca
No veludo do tapete
De perfume e nostalgia
Onde valsaram traições
E amores proibidos.

E o silêncio lesto
Conversa em verso
Com uma saudade
Inexplicável.


Fantazio 

Ĉiam min  fascinis
Kristal’-lustroj
Ekde infanaĝo.

En la katedral',
La rigard' eltranĉas
Pendantajn revojn
De la  splendec'
De l’ lustro superba.

Kaj la anim’ sin envolvas
En velur’ tapiŝo
El  parfum’ kaj nostalgi’
Kie perfid’ kaj am’
Malpermesata valsis.

Kaj nun preta silento  
Priparolas verse
Nekompreneblan
Sopiradon.




Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 21/04/2013.

sábado, 20 de abril de 2013

Framo






En la poezia regno,
Esperantaj konsonantoj
Buntan mozaikon kreas
Por harmonion konstrui.

Floras l’ aliteracio...
Poetoj ludas kadence
Kaj vortojn kaptas senĝene:
Friskaj zefiroj burĝonas,
Kaj la birdar’ violonas.

Literoj zumas abele;
Frivolas nenia sono:
Ĉiu el ili ja brilas. 
Kaj por mi fini bonstile,
“Z” Zamenhofe zenitas.
                                    Maria Nazaré de C. Laroca
                                    Juiz de Fora, 20/04/2013.

quinta-feira, 18 de abril de 2013

Danco








Furioziĝas tempest’:

Zeŭso tondras fulmobrile

Kaj uragano orkestras.

Densa mallumego muĝas:

Orgie trumpetas ventoj,

Tremas vespertoj terure.



Tamen silentas natur’.

Baldaŭ ruĝe mateniĝos:

Pelas ĉaron Helios’

De kvar ĉevaloj sunbrilaj.

Irizaj diinoj tostas

Kaj kisas rozon kolibr’.



Maria Nazaré de C. laroca

Juiz de Fora, 18/04/2013.

quarta-feira, 17 de abril de 2013

Preludo






Aŭtun’ muzikas aprile,
Tediĝas virin' surstrate.
Susuras venteto frida,  
Ina korpo kaj anim’
Vitroŝrankojn ekrigardas
De l’ modobutikoj luksaj
Kaj preterpasas enue.

Milde sunas sur la haŭton
Dume pluvas sur animon.
Melodio adiaŭas:
Tristece laca virino
Tute plonĝas elreviĝon.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 17/04/2013

terça-feira, 16 de abril de 2013

ESPERANTO







En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.  
                                                                              (Johano 1:1)



En la komenc’ estis la Poet’
Ludoviko Zamenhof, tre saĝa,
Kiu pro am’ vivigis la revon
Per lingv’ unuigi la homaron.

Esperanto, lingv’ internacia,
Fariĝis bela magia ponto
Inter foraj popoloj diversaj.

Kaj sur la ĉiel’ de Esperantuj’
Belsonaj vortoj flugas inspire
Gaje festante la Poezion.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 16/04/2013.


segunda-feira, 15 de abril de 2013

Encontro _ Renkontiĝo



 Encontro

Na primavera do sonho,
Marquei encontro comigo:
Percorri caminho longo
De incertezas revestido.

Gerando estrelas de sangue,
Delira o verão na alma,
De trabalho forja insana,
E refinado prazer.

No horizonte o tempo acena
Doces luzes do outono...
Diviso um banco, um jardim:
E eu lá à espera de mim.



Renkontiĝo

Rendevui mi intencis
Kun mi, la  revan printempon:
Longan vojon mi laŭiris 
Per necertecoj kovritan.

Naskante stelojn el sang’,
Deliras  somer’  anime,
Laboron folan forĝante
Kaj plezuron rafinitan.

Horizonte tempo signas
Dolĉajn  lumojn  el  aŭtuno...
Ĝardene  benkon  mi vidas
Kaj  tie mi atendis min.

Maria Nazaré de Carvalho Laroca
Juiz de Fora, 15/04/2013.

domingo, 14 de abril de 2013

AMAR _ AMI



Amar

O que te ofereço
É somente a falta
Do que busco em mim:
Não encontrei ainda.

Busco em ti meu mim,
Mas receio o encontro
Com o amor, anjo ou fera,
Que enleva e dilacera,
Embora nunca pronto.


Ami

Jen por vi mia propono:
Tia  nura  manko mia
Serĉata ankaŭ de mi
Sed ankoraŭ ne trovata.

Mi esploras min en vi
Sed la renkonton mi timas
Kun amo, anĝel’ aŭ best’,
Kiu ravas kaj disŝiras
Kvankam neniam ĝi pretas.


Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 14/04/2013.