Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

segunda-feira, 15 de abril de 2013

Encontro _ Renkontiĝo



 Encontro

Na primavera do sonho,
Marquei encontro comigo:
Percorri caminho longo
De incertezas revestido.

Gerando estrelas de sangue,
Delira o verão na alma,
De trabalho forja insana,
E refinado prazer.

No horizonte o tempo acena
Doces luzes do outono...
Diviso um banco, um jardim:
E eu lá à espera de mim.



Renkontiĝo

Rendevui mi intencis
Kun mi, la  revan printempon:
Longan vojon mi laŭiris 
Per necertecoj kovritan.

Naskante stelojn el sang’,
Deliras  somer’  anime,
Laboron folan forĝante
Kaj plezuron rafinitan.

Horizonte tempo signas
Dolĉajn  lumojn  el  aŭtuno...
Ĝardene  benkon  mi vidas
Kaj  tie mi atendis min.

Maria Nazaré de Carvalho Laroca
Juiz de Fora, 15/04/2013.

2 comentários:

  1. Mi, fakte, ne scias komenti poemojn.
    Mi legas, relegas, tralegas...
    Profunde mi sxatas gxin, mi komprenas gxin, mi sentas gxin en mia animo.
    Sed mi ne sukcesas skribi kelkajn liniojn pri gxi.
    Gratulon kaj pardonu min.

    ResponderExcluir
  2. Tre bele, poetino! Pura psikofilozofiajxo! Gratulon!

    ResponderExcluir