Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sexta-feira, 26 de abril de 2013

Ribelo




En festa Parnaso
Muzoj furoras.
Apolono, Dio
De l’ Lum’, de l’Art’,
Kunvokas Poezion
Por regi en mond’
Kaptita de perfort’.


Do amaso da poetoj:
Bardoj, aedoj, menestreloj
Jam heroe paradas.

Kaj per liroj ili bruligas
Vortojn danĝerajn:
Bombojn mortigajn,
Antaŭjuĝon, mizeron,
Troan korupton,
Murdojn kruelajn.


Vortaroj konvulsias
Por la granda fino.
Horizonte Poezion
Hierofant’ akceptas:
Espero renaskiĝas.


                 Maria Nazaré de C. Laroca

             Juiz de Fora, 26/04/2013.

3 comentários:

Blogdopaulo disse...

Interesa transdono de la problemo de perforto en la manojn de la dioj! Kaj Poezio aperas kiel la fina solvo. Bele!

Josenilton kaj Madragoa disse...

La destino de la tera administrado estas en la manoj de la artistoj, inkluzive tiujn de la parolo, kiel la poetoj, kiuj iel estas la voĉ-portantoj de la dioj. Gratulon, poetino!

Lírica disse...

Konstrui kaj detrui, semi kaj rikolti, morti kaj naskigxi ni cxiuj cxiam vivadas inter duopaj agoj, duopaj sentoj, duopaj pensoj, duopaj dioj, Elekti la plej bonan jen sagxeco.