Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

terça-feira, 23 de abril de 2013

São Jorge _ Sankta Georgo




Jorge da Capadócia,

É de luz tua lança,
Soldado romano,
Mártir cristão.

Da Lua Cheia
Teu encanto
Nos  semeia
Nobre coragem.

Santo guerreiro,
Sempre pronto
A matar o dragão
Tão sorrateiro
Dentro de nós.


 Sankta Georgo

Georgo de Kapadokio,
Lumas lanco via
Soldat’ romia
Martir’  kristana.

El plenluno,
Via ĉarmo
Al ni prisemas
Noblan kuraĝon.

Batalanto,
Ĉiam vi pretas
Mortigi  drakon
Ruzan, kaŝeman,
Ene de ni.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 23 /04/2013





10 comentários:

  1. Saluton, Georgo!
    Granda volo amindumi en la cxarmaj kavernoj de Capadócia...
    uau!

    ResponderExcluir
  2. Bela omaĝo farata al Sankta Georgo! La unua, kiun mi konas per versoj en Esperanto, kaj en belega Esperanto!

    ResponderExcluir
  3. Mi havas imagon, kiu tiu iu povus esti:) Sed eble mi ja eraras... :) Certas, ke mi estis en Kapadokio kaj, ke mi vizitis tie la prakristanojn, kaj mi fotis tie eĉ la drakon:) Granda bestaĉo el ŝtono! Tamen, sanktulo mi ja ne estas, do ne povas temi pri mi mem:)

    Amuziĝante kaj afable, via Cez!

    PS:
    Lasu dani la derviŝon en vi!
    Multaj eskaloj kondukas en la ĉielon.



    ResponderExcluir
  4. Belega, poetino! Mi eĉ povas imagi la tamburan ritmon kaj plurvoĉan laŭdkantadon de tiu E-versio... (klarigo al nebrazilanoj: afrikdevenaj religioj tie ĉi alte taksas Sanktan Georgon kaj li estas ofta referenco en ties ritaj kantoj). Atentu nur pri tio, ke aperis "lanço" anstataŭ "lanco"

    ResponderExcluir
  5. Koran dankon, karulo, pro via amika vizito kaj rimarko! Mi ĵus korektis la vorton lanco!
    Sankta Georgo protektu vin! :)

    ResponderExcluir
  6. Kara amikino Nazaré Laroca, vi daŭras kompetentan poeton.

    ResponderExcluir
  7. Bela poemo. Ghi venas rekte el la spirito de la popolo.

    ResponderExcluir
  8. Kiel sanktulo kaj martiro, li certe meritas tian omaĝon.
    Sankta Georgo estas la sanktulo elektita de multaj landoj tra la Terglobo.
    Gratulojn, ĉar vi memoris pri li.

    ResponderExcluir