Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

terça-feira, 23 de abril de 2013

São Jorge _ Sankta Georgo




Jorge da Capadócia,

É de luz tua lança,
soldado romano,
mártir cristão.

Da Lua Cheia
teu encanto
nos  semeia
nobre coragem.

Santo guerreiro,
sempre pronto
a matar o dragão
tão sorrateiro
dentro de nós.


 Sankta Georgo

Georgo de Kapadokio,
lumas lanco via
soldat’ romia
martir’ kristana.

El plenluno,
via ĉarmo
al ni prisemas
noblan kuraĝon.

Batalanto,
ĉiam  vi pretas
mortigi  drakon
ruzan, kaŝeman,
ene de ni.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 23 /04/2013





20 comentários:

Lírica disse...

Saluton, Georgo!
Granda volo amindumi en la cxarmaj kavernoj de Capadócia...
uau!

Josenilton kaj Madragoa disse...

Bela omaĝo farata al Sankta Georgo! La unua, kiun mi konas per versoj en Esperanto, kaj en belega Esperanto!

Hans-Georg Kaiser disse...

Mi havas imagon, kiu tiu iu povus esti:) Sed eble mi ja eraras... :) Certas, ke mi estis en Kapadokio kaj, ke mi vizitis tie la prakristanojn, kaj mi fotis tie eĉ la drakon:) Granda bestaĉo el ŝtono! Tamen, sanktulo mi ja ne estas, do ne povas temi pri mi mem:)

Amuziĝante kaj afable, via Cez!

PS:
Lasu dani la derviŝon en vi!
Multaj eskaloj kondukas en la ĉielon.



Hans-Georg Kaiser disse...

Lasu danci la derviŝon en vi!

Sudastelaro (James R. Piton) disse...

Belega, poetino! Mi eĉ povas imagi la tamburan ritmon kaj plurvoĉan laŭdkantadon de tiu E-versio... (klarigo al nebrazilanoj: afrikdevenaj religioj tie ĉi alte taksas Sanktan Georgon kaj li estas ofta referenco en ties ritaj kantoj). Atentu nur pri tio, ke aperis "lanço" anstataŭ "lanco"

Nazaré Laroca disse...

Koran dankon, karulo, pro via amika vizito kaj rimarko! Mi ĵus korektis la vorton lanco!
Sankta Georgo protektu vin! :)

Unknown disse...

Salve Jorge! E nosso Jose Jorge!

Antonio Felix disse...

Kara amikino Nazaré Laroca, vi daŭras kompetentan poeton.

Blogdopaulo disse...

Bela poemo. Ghi venas rekte el la spirito de la popolo.

Anônimo disse...

Kiel sanktulo kaj martiro, li certe meritas tian omaĝon.
Sankta Georgo estas la sanktulo elektita de multaj landoj tra la Terglobo.
Gratulojn, ĉar vi memoris pri li.

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Bela kaj poeziplena omaĝo al arketipo de nia bunta kulturo. Leĝera kaj muzikeca versaro.

Ana Maria disse...

Ah...acho São Jorge um charme,um cavaleiro medieval, com todo respeito que o Santo merece.A ele entrego todos os meus dragões!Linda e merecida homenagem ,poeta!

Affonso Soares disse...

MI samopinias kiel cxiuj komentantoj,kaj krome sugestas al niaj komponistoj krei indan melodion por tiu plej muzika poemo. Riverencan saluton al nia sanktulo plej amata de lã brazila popolo,ankau amata de la angla popolo,czar li estas patrona protektanto de Anglujo. Kisojn!

Simplesmente mulheres disse...

Parabéns!!!! Poema de luz !!!!

Unknown disse...

Tre bela k poemema
Luiz

Lírica disse...

Saravao!

Unknown disse...

Tre bela k tauxga.
Luiz

Unknown disse...

Belega

Guaracy disse...

Belega poemo. Ni amas São Jorge!

Anônimo disse...

Salve São Jorge!!!
Bela omaĝo !