Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

domingo, 28 de abril de 2013

Ventrodanco






Jen arabas dancistin’:
Alloge ŝi ventrodancas
Kaj la nudan ventron svingas.

Ŝia tutpasia flamo
Kokete moviĝas dance.
Ŝi ĉarme tordas la kokson
Ankaŭ manojn, fingrojn, ŝultrojn.

Hararo rondire flugas,
Vesto trembrilas volupte
Kaj la  okulojn mirigas
Ebriajn pro la muziko.



Maria Nazaré de C. Laroca
San-P aŭlo, 28/04/2013.

4 comentários:

Lírica disse...

La magio de la araba danco estas nedifinebla. Simile al la danco de l' versoj en viaj manoj, poetino.

Blogdopaulo disse...

Al la magio de la danco miksighas magio de pasio kaj magio de poezio. Gratulon!

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Krome, jenas vortdancige poezio sensonova, neatenditsignifa. Magio ja.

Josenilton kaj Madragoa disse...

Vere vi sukcesis imagigi min pri la ventrodanco, per la vortodanco, kiun vi majstre faras al ni ĉiuj. Belege!