Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sexta-feira, 12 de abril de 2013

Vokaloj





En l' Esperanto-vortaro
Fasko da vokaloj lumas:
Belsonaj steloj memstaraj 
Kiuj silabojn vortumas.

Malgraŭ senco-teorioj
Laŭ ajna beletra libro,

Vokaloj klaras aŭ ne

Depende kaj de l’ radiko

Kaj de l’ poeto-intenco.


Pri asonanco mi legas:
Vokaloj montriĝas grupe;
Jen la klaraj I kaj E
La malklaraj O kaj U
Kaj meza vokalo A.

Esplorante vokalsencon,
Hazarde vortojn mi prenas:
El ili verŝos poemojn.

Nu, kara leganto mia,
Estos via la decido:
Ĉu la U en suno klaras?
Kaj malklaras O en floro?

Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 13/04/2013



4 comentários:

Blogdopaulo disse...

Jes!
Bela, delikata, ech amuza ludo per la senco de vokaloj

Lírica disse...

Aj, poetino kara... el kia teksajxo estas farita via animo?
Kiel diris nia Paulo, delikata kaj amuza kaj mi aldonus muzika...
Cxu via sciis ke vokaloj estas uzataj kiel la unuaj ekzercoj por kantado?
Ho, oportune vi povus demandi al nia doktoro kial la kuracistoj ordonas nin diri AAAAA por ekzameni la gorgxon?
Kiel vi konstatas, vokaloj estas multe pli laboremaj kaj utilaj ol ni imagas.

Josenilton kaj Madragoa disse...

Belegaj versoj pri la en si mildaj vokaloj, sed kiuj donas vivon, vitalecon kaj sonecon al ĉiuj vortoj! Muzikindaj viaj versoj, kara poetino!
Mi ĵus aŭdis flustrorele tie ĉi nun, ke tristetas la duonvokaloj Ĵ kaj Ŭ, ke ili ne menciitis de vi antaŭ la rava arta spektantaro. Nur ĉar ili ne estas plenvokaloj? Hihihihi! Plian gratulegon!

Angela Faria disse...

Gratulon poetino.
Mi pensas ke baldauxe vi povos lancxi e-poemara libro.
Cxu ne?