Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quarta-feira, 22 de maio de 2013

Maja naskiĝtago




Plenlunas ĉiam.
Dialogo venas
Per dia allogo:
Interparolo
Inter mi mem       
Kaj mia mio.

Baroka bardo,
Insula ardo,
Ne sola tamen
Ĉar nevideblajn
Najtingalojn
Verse mi ŝtelas.

Kaj ombr’ kaj lum’,
Kastor’ kaj Poluks’,
Duopas mi poezie:
Ĝemelaj animoj.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, majo / 2013.

3 comentários:

Josenilton kaj Madragoa disse...

Tre belaj versoj de anim' poezia, la majon plenlumigante per la riĉiga datreven! Brakum!

Blogdopaulo disse...

Impresis min precipe la du lastaj versoj. La tuto estas inspirplena!

Lírica disse...

Mensan rozbukedeton por vi, poetino kara, kiu sukcesas forflugi, ne balaile, sed verse... Dio vin benu.