Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quinta-feira, 23 de maio de 2013

Meu pai _ La patro




Meu pai

Incansável polifonia. O lamento nasalado do trem atravessa a solidão da madrugada em contraponto com o galopar da chuva sobre o frio outono de Juiz de Fora.
Respiro baixinho ao lado da cama de meu pai doente que pode acordar a qualquer momento. O tempo não dorme. Nem eu. De repente, a lembrança das tardes adolescentes de cinema.
Meu pai de terno branco; elegância perfumada. Meu pai tão grande, eu tão pequena. Descíamos a Rua Halfeld para a sessão de cinema todo sábado. Muito faroeste, comédias, musicais... E no túnel dos anos 60, revejo a imagem loura de Kim Novak. Desfilam-me na mente algumas cenas do filme Um corpo que cai (de Alfred Hitchcock),  a que assistimos juntos. Foi quando o cinema entrou de vez em minha vida e dela nunca mais saiu.
Meu pai, um gigante adormecido que passa o dia acordado no jardim de infância doméstico. E eu, aqui, pequenina e frágil, cuidando dele, e pensando em cinema. Mas um poema se enrosca como um gato e me espreita no quarto à meia luz.  O filme do agora continua.


La patro

Senlaca polifonio. La nazsona lamento de trajno transiras la solecon de la postnoktomezo kontraste al la  galopa pluvo  sur la fridan aŭtunon de Juiz de Fora.  
Mi spiras mallaŭte apud la lito de la malsana patro, kiu povas vekiĝi iam ajn. Kaj mi kaj la tempo ne dormas. Subite, jen la rememoro el la adoleskaj matineaj filmoj.
La patro sub blanka kostumo; parfumita eleganteco. Li tiel granda viro kaj mi tiel eta knabino. Ni malsupreniris sur la Strato Halfeld por spekti filmojn ĉiusabate: multajn usonajn vakerfilmojn, komediojn, muzikaĵojn...
Kaj el la tunelo de la jaroj 60, mi revidas la blondan bildon de Kim Novak. Paradas antaŭ mia menso  scenoj de la filmo Vertiĝo (direktita de Alfred Hitchcock), kiun ni spektis kune. Tiam do kinoarto porĉiame eniris  en mian vivon kaj neniam foriris.
Mia patro, dormanta giganto, kiu pasigas la maldormajn tagojn en la hejma infanĝardeno. Kaj jen mi eta kaj malfortika, zorgante pri li kaj pensante pri kinoarto. Sed poemo rondkuŝiĝas kiel kato kaj min spionas en la duonluma ĉambro. La prinuna filmo daŭrigotas.


Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 23/05/2013

5 comentários:

  1. Laü mia sento, tio estas poezio en proza formo.
    Milda, nostalgia, delikata poezio...

    ResponderExcluir
  2. Ne gravas onia aĝo: apud patro, oni denove kaj denove fariĝas infano...

    ResponderExcluir
  3. Omaĝo delikata, poezia ludo tempa parolanta pri l'sentempeco de la memoro. Krome, benata estas li, kiu vin havas kiel filinon. Eterne.

    ResponderExcluir
  4. Benata Poezio kiu vidante nian suferon alproksimigxas silente kaj delikata komencas rakonti senfinan historion: Iam en perdita Regno de l' Fantazio knabino songxis pri alia Regno kie la Malsano, la Malgxojo, la Morto neniam estis invititaj eniri.

    ResponderExcluir
  5. Tre bela bildo rememora, filminda per la sensiva obturatoro de la saŭdado, per la imagoplena kamerao de via poeziemo. Gratulon, vortbilda filmistino!

    ResponderExcluir