Verda sun’
Jam ŝaltas
La horizonton
De l’ homar’.
Fadenojn el pac’
Facila vent’
Konduktas
Kaj kondukas
Ĝi al mond’
La esperon,
Por ke la tuta
Ter’ kondutu
Iam pli juste.
Maria Nazaré de C.
Laroca
Juiz de Fora,
20/05/2013.
4 comentários:
Poetino permesas, ke shia idealisma, verda koro elvershu utopion. Kia estus la estonteco de la mondo sen tiaj belaj utopioj?...
Brave! Tre esperdona heroldaĵo pri pli bona mondo per la borealverdeca alproksimiĝo de la nova erao. Ankaŭ mi esperas, irante en ĝian direkton, eĉ se lame. Gratulon!
Kion diri? Kisojn
Nova sento ĉiama, ama sento, espero en horizonto utopias. Via brila poezio al nova sento kontribuas.
Postar um comentário