Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sábado, 11 de maio de 2013

Poetino




Antaŭ ol ŝi patriniĝis
Ekstaze ŝi poetis
Preskaŭ religie.
Pro tio ŝia viv’
Ĝue multobliĝis.

Neglektis patrin’
La gefilojn neniam
Tamen pri vortoj
Avide ŝi zorgas. 
  
La taskon sekretan
De l’ floroj kaj kolibroj
Ŝi ame kontrolas
Kaj  mondon magian
Paralelan spertas.

Ŝi flugas tra stelar’,
Kaj allogas marojn;
Dorlotas sunon,
Dancas kun plenlun’.

Ŝi kiam filo ploras,
Kuracas lin per kis’.
Kiam vundiĝas koroj
Ŝi naskas poezion:
Jen balzam’ patrina.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de fora, 11/05/2013. 


4 comentários:

Blogdopaulo disse...

Patrino de vortoj, de versoj, jen duoble poetaj estas poetinoj...

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Jen, balsampatrine, poezio dorlotas, vartas, prizorgas, kuracas nian poezisoifon. Dankon!

Lírica disse...

Hodiaü mia koro demandas:
Kvankam karesemaj, romantikaj, delikataj kaj sendependaj, poetinoj estas cxiam solaj... kial?

Josenilton kaj Madragoa disse...

Tre bela kaj signifoplena poemo pri la patrinoj poetinoj! Ili memorigas min pri la prozistino Clarice Lispector, kiu zorgadis siajn filojn per iu konkreta cerba departamento, dum sxi navigis sxvebe kaj profunde per abstraktaj, nevideblaj kaj profundaj pensflugiloj. Tre malfacile kaj malofte viroj artistoj povas vivi ekvilibre inter tiuj du tiel antagonismaj mondoj. Gxenerale unu el ili estas dangxere neglektata. Gratulon, poeme patrineca amikino, pro tiu nova poema filo!