Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

segunda-feira, 10 de junho de 2013

Companheiro _ Kunulo




Companheiro

De vez em quando,
Visita-me a arena
Fria do poema
O francês *copain,

E então me encanta
A amorável semântica,
Pois comigo divide
O pão e a companhia.

De nobre cortesia
E elegância, presto,
Aquece-me os versos,
E parte, todavia,
Restando apenas
A lágrima indecisa. 

Porém, sem pejo,
Às musas confesso:
Minh’ alma almeja
Um companheiro:
Mas onde encontrá-lo
E como merecê-lo?


*Copain: do latim cum panis; que partilha o mesmo pão; companheiro, namorado.


Kunulo

De tempo al temp’,
Vizitas min en aren’
Malvarma de l’ poem’
La vorto *copain,

Kaj do min ravas
La signifo milda
Ĉar la panon
Kaj l’ akompanon
Ĝi havigas al mi.

Per nobla ĝentilec’,
Elegante, sed haste,
Ĝi hejtas  miajn versojn,
Kaj tuj  foriras
Nur postlasante
Larmon sendecidan.

Tamen sen ĝeno
Al muzoj tion
Mi konigas:
Aman kunulon
L’ anim’ deziras,
Sed kie lin trovu
Kaj kiel lin meritu?

*Copain: el la latina cum panis; tiu, kiu dividas la saman panon; kunulo; amindumanto.


Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de fora, 10/06/2013. 

6 comentários:

  1. Uau! MI amegis tiun poemon sed multe pli la humilecon de la peto...
    Tre bela! Tre juna! Tre ina...
    Gratulon!

    ResponderExcluir
  2. Bela leciono pri pano, amo kaj akompano! Li foriras tre rapide, kiel la gusto de pano, sed almenaŭ ĉu li lasas tiun varman odoron de panejo ĉe la vesperiĝo, dum la lasta bakaĵo vespermanĝa? Jes. Ankaŭ tiu etoso nutras nin, ĉu ne? La etoso de la resopiro, kiu certigas nin, ke morgaŭ li/ĝi revenos, en nova tago aŭ nokto, en nova bakaĵo, en nova odoro, en nova resopiro.

    ResponderExcluir
  3. Ravas konstati, en ambaŭ versioj, aron da elegantaj asonancoj je servo de nuancoj signifaj, tonoj trovitaj, melodio rafinita. Tia rafinita poezia rimedo memorigas min pri la bela stilo de nia Cecília Meireles.

    ResponderExcluir
  4. Muito bom mesmo, Nazaré!!! Só não gostei do asterisco explicativo: o leitor que se dane... Parabéns!!!

    ResponderExcluir
  5. Muito lindo, querida poeta! Pão e companhia é desejo de mulheres sensíveis, de pessoas especiais. São as boas coisas da vida a que temos direito e sempre teremos direito e merecimento. Grande beijo.

    ResponderExcluir
  6. Belíssima ceia poética, repicar de sons de línguas e linguagens, o Belo que nos ascende a alma em emoção e poesia / com interação à pintura de Klimt, amei!!! bjo grande!

    ResponderExcluir