Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

segunda-feira, 17 de junho de 2013

Langvoro





L’ amfor’ de l’ memor’
Ankoraŭ  lirle verŝas
La vinon de Amor’,
Kiu soifas verse.

Kaj la Poet’ plonĝas
En  ŝtorman ombron
De l’ nuda anim’,
Por elŝovi ŝpare
Lumfaskon  el  feliĉ’.

Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 17/06/2013.

5 comentários:

Josenilton kaj Madragoa disse...

Belaj versoj, kiuj agas kiel ŝaŭmoj aŭ ondoj pro agitiĝo de ir-reveno poeta serĉe de solida tero kaj ankaŭ eble de solida maro aŭ eĉ guto el larmo, aŭ eble el l' amo. Bone estas, ke el tiu movado generiĝas la lumo. Tio estas certa. Tiel mi ekkomprenas.

Lírica disse...

Antaü belaj skulpturoj aü specialaj pentrajxoj, mankas vortoj por diri ion...
Gratulon, poetino!

Hans-Georg Kaiser disse...

"Kiel fotisto mi aldonas, ke lumo briligas ĉion:) Tial ni tiom sopiras lumon, ne ŝatas mallumon... tre bona poemo, vere!"

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Beleza fina, clássica, contida transparece no objeto artístico, seja a ânfora, seja o poema. Fragilidade humana exposta. Em todos os sentidos.

Rafinita, klasika, sintena beleco videblas el la arta objekto, ĉu amforo, ĉu poemo. Humana delikateco eksponata. En ĉiuj sensoj.

Blogdopaulo disse...

Bele! Arto kaj amo/amoro kunighas por fajna poezio.
gratulon!