Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sábado, 15 de junho de 2013

Mudança _ Ŝanĝo



Mudança

Há milênios

Sonhei-me árvore;

Aprendi raízes

De generosidade.


E agitei-me no instinto

Da animalidade

Para fazer-me pessoa

Pouco a pouco.


Mas tenho vocação

Para passarinho:

Ave de arribação.


Quero criar um ninho

De poesia alada

E o meu universo

Num só verso caiba:

A mudar-se, sempre.


Ŝanĝo

Dum jarmiloj

Mi sonĝis arbe;

Mi lernis radikojn

De malavareco.


Kaj skuis min

Besteca instinkt’

Por mi fariĝu hom’

Iom post iom.


Sed tute mi emas

Al birdvivo:

De migrantaj birdoj.


Mi volas krei neston

El  poezi’ flugilhava

Kaj mia univers’

Enhaviĝu nur

Unuverse ĉiam

Moviĝante.


Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 15/06/2013.

5 comentários:

Josenilton kaj Madragoa disse...

Kurioza evolua procezo! Vi celis homiĝi, sed certe pasas tra la homiĝo rekte al la birdiĝo aŭ, kiel mi komprenas, al la spiritiĝo, sen la longaj suferaj kaj suferigaj alternoj de la homeco.
Vi memorigas min pri tiu frazo de Nietzch: "la homo estas ŝnuro inter la besto kaj la transhomo (aŭ superhomo); iu ŝnuro super abismo”. Do, per la luma kaj forta ŝnuro de la poezio, vi pli rapide pasas, preskaŭ flugante, al la spirita celo, sen granda sufero, malgraŭ ĉiaj baroj kaj fortaj ventoj survoje aŭ enaere, kaj certe kun pli da vivkvalito kiel reala homo, dum vi fakte homas. Bonajn flugojn, poezie superhomema amikino!

Hans-Georg Kaiser disse...

La embrio trairas ĉiujn fazojn de vivo, de la fiŝo ĝis la sojlo suĉinfano, poste oni trotas iom kiel kamelo (sen tro da konscio) poste kiel jaguaro (tre memkonscia) kaj poste oni eĉ flugas, konkrete kaj pense, do tute logika afero, ĉu ne, ke vi volas migri kiel birdo:)Oni bezonus sorĉtapiŝon por realigi ĉiujn siajn revojn, ĉu ne? :) La homo estas universala estaĵo. Ĉiam volas vastigi siajn limojn.

Blogdopaulo disse...

Belega poemo, ambaulingve! Ghi trafe esprimas la transan spiriton de vera poeto. Gratulon!

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Ŝanĝo ĉiam, eĉ lastverse - nur la poezieco sub la verso daŭru. Ĝi moviĝeme daŭras en tiu alia bela poemo, inter multaj aliaj de Nazaré. Kiulingve la originalo, kiulingve naskiĝis la versio? Ĉu gravas?

Lírica disse...

Sxajnas ke la transiro estas la destino de la poetoj...
Bela, belega vortsentkonstruo, amikino.
Gratulon, Maria.