Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quarta-feira, 31 de julho de 2013

Insulo

                        

Artaĵ’ el mozaiko,

 Virin’ kaj hund' antaŭ lun',

 El Miró, interfacas

 Kun etburĝa placo

 Kaj alfrontas sunon.


Ĉe  ĝardena angul'

Staras plena budo

Da frostaj kokosoj tie,

Kie  fantazias oldul'

Ilin tutvendi marborde.


Homoj preterpasas aŭtomate:

Ĉirkaŭiras la placon karusele.

La mateno marŝadas ŝvite,

Bruaj pensoj ŝvebas aere...


Infanoj ludas sable,

Amindumas arboj alte,

Birdoj birdiĝas flore,

Hundoj hundiĝas gaje...

Ĉio moviĝas; mi rigardas.

Ĉu mi feliĉas?

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 31/07/2013.


4 comentários:

  1. Jes, kiel fotisto, Poeto trovas felichon en rigardado. Per siaj sentemaj okuloj li rekreas la mondon.

    ResponderExcluir
  2. La du unuaj strofoj estas treege trafaj, aparte kun tiu pentraĵo! En la dua strofo, la linio "Ĉe ĝardena angul'" ripetas la sonon a. Tio iom ĝenas, do mi konsilus ŝanĝon tie.

    ResponderExcluir
  3. Eble validas tie ĉi tiu drumonda ekmiro el la poemo "Cidadezinha Qualquer": "Eta vida besta, meu Deus." Hahahaha!

    Sendube, tamen, se la minasa aŭtoro de "Alguma Poesia" povus esprimiĝi nuntempe tiel simplige, kiel vi antaŭ viaj urbaj rimarkoj, li certe nun povus diri tutcerte: "mi estas feliĉega!"

    Vivu la simplan vivon" Vivu vian poezian lenson, kiu kapablas vidigi la nuntempan vivon tiel simple. Tio ja estas feliĉige.

    [Ne gravas la rigardata realaĵo, sed gravas la impreso, kiun ĝi donas al ni. Kaj ankaŭ tiu impreso estas realaĵo, eble la sola vera, kiu ekzistas.]

    ResponderExcluir
  4. Malfacila demando tia, poetino...
    Iam iu diris al mi ke felicxo estis intima decido, dependis de ni.
    Mi vidas ke vi bone interpretas la modernan arton, afero tute fremda al mi. Gratulon!

    ResponderExcluir