Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

segunda-feira, 29 de julho de 2013

Sensaĵo








   Kvin sentumoj
Eksplodas fole:
   Ekzistadon
Ili kuntostas.

   Vidad’, aŭdad’,
Flarad’, tuŝad’
Kaj gustumad’
Ekscitas vivon
Fulmobrile.

Kiel frandaĵoj
Sub la luno
Steloj pluvas
Sur orelojn
Kiuj zumas...

Jen la festen’!
Haŭtfrotoj kunaj
Freneziĝas plu;
Verŝas okuloj
Amaromojn pli...
Svenas kise lipoj;
Lango falĉas vortojn
Nenecesajn.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora,29/07/2013.

3 comentários:

Josenilton kaj Madragoa disse...

Jen la ekzakta priskribo de homa praeksplodo. Gratulon, poetino kaj kosmozofino de la homaj sentoj, sensoj kaj sentumoj. Fiat lux!

Blogdopaulo disse...

La du lastaj versoj estas brila fermo al interesa poezia ideo. Gratulon!

Lírica disse...

Hmmm... mi konfesas ke viaj legantoj salivos iom... Al mi placxas eroj da salo kaj pipro por agiti la vivon fojfoje almenaü literature, cxu?
Bonvenajn versojn al la senrimedaj romantikuloj kiel mi.