Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quarta-feira, 21 de agosto de 2013

Ektuŝo






Luma vizaĝo de l’ Poezi’,
La plenlun’ brilegas
Kaj estras melodion
El stelar’ silenta.

Dume el paĉjo mi revenas...
Kaj tia mirindaĵ’ gutas
Sur mian koron nudan
Kaj ploron vunditan.

La malsanan patron
Mi nepre memoras...
La korp’ fragila
Sur lito pene kuŝas
Kaj l’ anim murmuras
Nekonatan flustron
Preskaŭ senfinan.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de fora, 21 /08/2013.



6 comentários:

  1. Ektuŝa, tuŝa, kortuŝa. Silento pri via sento. Aplaŭdo pri via poemo.

    ResponderExcluir
  2. La korpo pene kuŝas sur lito, la animo, sen doloroj, libere ekflugos al senfino...

    ResponderExcluir
  3. Kiel provizora estas nia korpo, kiel eterna la lumo de Luno... Same eternaj estas niaj sentoj al la amataj personoj.

    ResponderExcluir
  4. Eble la penso estas iom konsola, ke multaj el ni travivas tiajn spertojn.

    ResponderExcluir
  5. La finmalsanula lito estas luma kokono en la antauxmatena nokto por cxiuj, kiuj estas intime en paco. Via patro povas vivi nun siajn plejn belajn momentojn en sia tera ekzistado, sur la flugiloj de via melodieca poezia amo kaj cxiutaga flegado al li.
    Neniu estas anime fragila, se li ricevas amon de iu. Per via plenenergia amo li certe farigxos pli kaj pli anime sana kaj preta por la elkokonigxo, kiam alvenos lia naskigxtago, fluge al la pli bona mondo.
    Forton! Gxojon! Esperon! Anekdotojn!

    ResponderExcluir
  6. Vi scias. Baldaŭ la vera lumo ekbrilos en via koro. Antonio Felix

    ResponderExcluir