Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

segunda-feira, 26 de agosto de 2013

Escolha _ Elekto






Escolha


De argila meu frágil corpo

Tal como o teu é tecido:

De água, terra, madeira,

Metal, mistérios de fogo.

Por isso “os corpos se entendem”,

E “as almas não”, diz Bandeira.



A alma é flama que sonha

Com outra compartilhar

Inquietudes, enganos,

Enlevos, perplexidades.

Por isso “os corpos se entendem”,

E “as almas não”, diz Bandeira.



Elekto


La korp’ el argil’ fragila

Plektita kiel la via

El akvo, lign’ ankaŭ ter’,

Metal’ kaj fajro mistera.


Pro tio Poet’ avertas:

Korpoj interkompreniĝas

Tamen tute ne l’ animoj.


L’ animo flamas kaj revas

Kunhavigi kun alia

Malkvietecojn, trompiĝojn

Kaj raviĝojn kaj miregojn.


Pro tio pravas Poeto:

Korpoj interkompreniĝas

Tamen tute ne l’ animoj.


Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 26/08/2013.




4 comentários:

Lírica disse...

Uau... kia belega poempriskribo, fratino mia.
Mi gajnus vian permeson gxin kopii por montri al mia profesoro pri l` Fundamentoj de la Tradicia Cxina Medicino, poeto?
Gratulon!!!
Mi pensas ke riamaniere via libro estos pli dika ol PIV cxar vi ne haltas skribi!!! rsrsrs
Kisojn.

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

A intertextualidade com Bandeira, os cinco elementos da cosmologia chinesa, o diálogo entre corpo e alma ficam ainda melhores nesse dizer com simplicidade e beleza. É o que encanta.

Josenilton kaj Madragoa disse...

Ve al ni, tamen, poetino, se ne estus tiu baza, primitiva kaj animala interkompreniĝo de la korpoj. Pere de ĝi ĉiuj elementoj de la naturo vivas kaj vivigas kaj kondukas senfine al la animaj interkompreniĝoj, al elementoj de la profunda kaj nekonata kosma naturo. Vi denove superflugis majeste sur tiel delikata etoso, brile, per via sperta sensivo.

Blogdopaulo disse...

Jen bela poezia esprimo pri tio, ke la korpo estas ilo por la malfacila interkomprenigho inter animoj. Por tia malfacila tasko, ja necesas tauga ilo!