Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

segunda-feira, 2 de setembro de 2013

Imaginação _ Imagemo


"L'homme n'est qu'un roseau, le plus faible de la nature; mais c'est un roseau pensant.” (Blaise Pascal)  



Imaginação  

    "O homem é apenas um caniço, o mais fraco da natureza; mas é um caniço pensante."
      (Blaise Pascal)

Caro Pascal,
Sou bem mais
Que um simples
Caniço pensante:

Tubo uniforme,
Que come, bebe
E dorme.

Meus braços
Têm vocação
Para asas,
Mas é a alma
Que voa.


Imagemo


                     "Homo estas la plej malforta kano en la naturo, sed li estas kano pensanta."
                                                                                                        (Blaise Pascal)

Kara Paskal’,
Mi estas multe pli
Ol simpla
Pensanta kano:

Tubo unuforma,
Kiu manĝas, trinkas,
Dormas...

Miaj brakoj
Denaske
Flugilemas,
Sed estas nur
L’ anim’ kiu flugas.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 02/09/2013.

4 comentários:

Josenilton kaj Madragoa disse...

Belege, amikino! Vere ni emas flugi per la flugiloj de la imagado, ĉefe se ĝin movas la vento de la poezio. Gratulon!

Blogdopaulo disse...

Vi pravas, vi ne estas kano, vi estas vera Poeto. Viaj magiaj flugiloj flugigas ankau nin, la legantojn.

Hans-Georg Kaiser disse...

Bonega teksto, vere. Mi tramen iom defendos la kanon en la ĵus verkita poemeto:)

Cezar
Kano

Mi estas kano nur
estaĵ' sen ĉia spur'
mi nur surloke staras,
kaj do nenion faras.

Sed homoj min bezonas,
tegmente mi eĉ tronas.
Mi krome estas belo,
en lago sub ĉielo.

Mi estas simpla planto
kaj certe ja sen vanto.
Sed ankaŭ mi necesas,
do ankaŭ mi sukcesas.









PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Bela revo pri vera dialogopovo de Poezio pere de poemoj kaj poetoj ĉi tie okazas. Tiu dialogo evidentiĝas pli kaj pli, pro ĉiutaga aldono de novaj partoprenantoj. Poezio kormove kontaĝas. Tiuj altkvalite produktataj de Nazaré, Paulo Sérgio, Adonis, Kaizer, Dirce kaj tiom aliaj, vehiklataj de la respektivaj blogoj, certe multe pli videbliĝos post la pripoezia simpozio de la 49a Brazila Kongreso de Eo de Florianopolo. Gratulon, Nazaré, pro tiu brila dialogo kun Pascal, gratulon al ĉiuj, kolegoj!