Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quarta-feira, 4 de dezembro de 2013

Roteiro _ Itinero



Roteiro

O corpo pensa em comida;
com tédio, a alma dispensa
o pão sem filosofia:

aquela que salga o gelo
da capa que me protege
até tudo consumado,
no fim desse recomeço.


Itinero

Pri manĝo pensas la korpo;
pro enu’ l’ anim’ rifuzas
panon sen filozofio:

tiu, kiu salas glacion
de l’ mantel’, kiu min protektas
ĝis ĉio plenumita   
fine de tiu rekomenco.

Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 04/12/2013.

3 comentários:

Blogdopaulo disse...

Pensigaj versoj. Pano sen filozofio estas por fishoj, ne por homoj. La poezio duone senvualigas la animon kashitan sub la mantelo.

Lírica disse...

Poetoj pentras, pentristoj versas kaj ni versxas la rigardon mute antaü suferantaj oleoj...

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

La tensio mem inter korpo tujema kaj animo pensema povas reprezenti la itineron de homo serche ion nekonatan, neesprimeblan tamen kun prempovo. Pri kio temas, kashita sub mantelo, la Poezio mem silentas, sugeste. Instiga ghi estas.