Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

domingo, 28 de dezembro de 2014

Bondeziroj



Jarfino someras...
ĉevalrajd’ el ŝaŭmoj
gracie ondumas:
di’amanto mara
sub la gaja suno.

Eble nun vi dormas
sub mantelo frosta
de la nokto neĝa...

La jarfin’ someras...
La mondo rondiras
laŭ voj’ de l’esper’:
paco kaj milito
reve kunfratiĝas.

Maria Nazaré Laroca

Cabo Frio, 28/12/2014.

quarta-feira, 24 de dezembro de 2014

Calendário _ Kalendaro





Calendário

O tempo tece o futuro
com fios de sonho,
e o homem inaugura
o calendário voraz.

Os dias gorjeiam como canários
nas gaiolas  das horas;
dezembros embriagam-se
de janeiros frescos:
velas ao mar!

Mas como saber
se o que se vê
é crepúsculo
ou amanhecer?

Aprendi então
a recortar as trevas
para enxergar a aurora
em cada pôr de sol.


Kalendaro

Tempo teksas l’ estonton
per  fadenoj el revo
kaj homo  kalendaron
avidan inaŭguras.

Tagoj trilas, kiel kanarioj
en la kaĝoj de l’ horoj;
decembroj ebriiĝas
per freŝaj januaroj:
ek al  la maro!

Sed kiel scii
ĉu oni vidas
krepuskon
aŭ tagiĝon?

Tiam mi lernis  
eltranĉi la mallumon
por  l’aŭroron ekvidi
en ĉiu sunsubiro.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 24/12/2014. 

domingo, 21 de dezembro de 2014

Feliz Natal ! _ Feliĉan Kristnaskon !


Feliz Natal!

Tempo de Natal. Na contramão do caos, uma suave onda de amor invade a Terra. A manjedoura silenciosa paira acima da montanha de iniquidades que soterram o orgulhoso coração dos homens.
Saturado de subversão filosófica e moral, o mundo ainda não tem ouvidos para ouvir a Boa-Nova de humildade alegre e pacífica.  Jesus, o sublime arauto das bem-aventuranças, não veio salvar a humanidade; mas ensinar o homem a salvar-se a si mesmo.

Feliĉan Kristnaskon!

Kristnaska tempo. Kontraŭe al la kaoso, milda ondo de amo invadas la Teron. Silenta staltrogo ŝvebas super la monto el maljustaĵoj, kiuj enterigas la fieran koron de l’ homaro.
Saturita de filozofia kaj morala malvirtigo, la mondo ankoraŭ ne havas orelojn por aŭdi la bonan novaĵon pri  feliĉa kaj paca humileco. Jesuo, la sublima heroldo de la feliĉpromesoj, ne venis por savi la homaron; sed instrui homojn por ke ili sin savu mem.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 21/12/2014.

segunda-feira, 15 de dezembro de 2014

Naskiĝo


10 Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo; 11 ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la sinjoro.” 
(Luko 2:10-11)



Dum tiu nokto sublima
jen anoncas l’ anĝelo:
por la homaro naskiĝis
amo kaj ĝojo senfina.

Apud Maria, brutaro
kaj paŝtistoj sendormaj
adoras Tiun, Kiu venis
kaj por mi kaj por vi ĉiuj.

Tri Magoj al Li regalas,
glore al Lia reĝeco,
per oro, incens’ kaj mirho
ili ja Lin riverencas.

En plej ĉiela korteg’,
l’ anĝeloj ekkantas himnojn,
sed l’ Infan’ plue atendas
malfruan donacon mian.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora 15/12/2014.

segunda-feira, 8 de dezembro de 2014

Signoj





   Al  L.L. Zamenhof

Je l’ vojmezo de l’ urbaj ĝangaloj
l’anim de l’ mond’ vagadas
baraktante tra bruega lum’.

Kvankam l’arbareg’ ne obskuras,
ĝi vojiradas blinde
laŭ riveroj el fantomoj hidaj:

Perfort' regas, ĉifonas moral';
Senkapigojn barbarajn
oni spektas per televidilo.

Ho Di’! Kien la homaro iras?
Ĉu l’ mondanim’ fiaskis?
-  Ne! - krias idealo:
L’ espero pacience obstinas...

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora. 08/12/2014.



quarta-feira, 3 de dezembro de 2014

Per la sorĉo de plenluno


Poemo premiita ĉe LA KONKURSO EN ESPERANTO: "POEZIO EL ĈIUJ ĈIELOJ" 
http://iconcorsidisamideano.altervista.org/

Per la sorĉo de plenluno
teksadas mi tiun kadron
el densaj ŝnuroj el pluv’
sur la tegment’ rajdanta.

Kaj mia lito el nuboj
ŝvebas en ĉambro malluma...
Mi ŝirmas min en la libro
ĝis paciĝi la furio,
kiu ronĝas la lunvizaĝon,
kiel  hostio splitita.

Per la sorĉo de plenluno,
tunelon infanaĝo fosas,
kie la bovejoj flosas  
kaj odor’,  kiu trairas
kaj vekas sekretan pordon
inter estant’ kaj estint’.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 11/01/2014.


sábado, 29 de novembro de 2014

Dankon, Adonis!


Dankon, Adonis!

Adonis Saliba estas
poezia oceano:
ne eblas per simplaj versoj
(nur riveretoj infanaj)
la dolĉan giganton danki.  

Adonis, nomo impona
pro la belec’ de l’ anim’;
ĉiutage flor’ burĝonas
el la luma koro lia. 

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 29/11/2014.

                                                                       

 Naz'are
                                                               Adonis Saliba
Kial danki, amikino?
Plendisdona poetino.

El viaj amforoj,
vi pure elverŝas 
di'inspiran senhaltan kinon,
kiun ni spektas
tute perplekse,
kiel ĝuindan spiritan vinon.

Rulanta rivero, vi aspektas
kaj montras sin sen ia fino,
Dank´al Dio vi ekzistas,
Gaje, flamante, kaj disdonante
la artojn de via himno.

Naz'are, ni vin rigardas
flarante viajn vervajn kantojn.
Kaj sur la rokoj ni vin gravuros
far viaj eternaj admirantoj. 



quinta-feira, 20 de novembro de 2014

Sem limites _ Senlime



Sem limites

Infinita é a liberdade

do meu pensar, pois sou eu

um pensamento de Deus.
 

Vivo na casa mental

de mil janelas que sonham...

e o mar fica no quintal

a desenhar horizontes.
 

Senlime

Senfina estas libero

de mia penso: mi estas

kreita pensad’ de Dio.

 
Mi loĝas en mensa domo

el mil fenestroj revantaj...

kaj maro ĉeestas korte

desegnante horizontojn.

 
Maria Nazaré Laroca
Cabo Frio, 20/11/2014.

 

Dia 20 de novembro _ La 20-an de Novembro





Dia 20 de novembro


Consciência não tem cor,


mas foi preciso criar

o Dia da Consciência Negra,

para se descobri-la  vermelha

como o sangue

que corre nas veias

dos homens de todas as cores.
 

 La 20-an de Novembro
 
Konscio ne enhavas koloron

sed krei oni bezonis

la Tagon de l’ Nigra Konscio

por ke oni eltrovu ghin ruĝan

kiel la sango, kiu fluas

en la vejnoj de l’ homoj

de ĉiaj  ajn koloroj.

 
Maria Nazaré Laroca
Cabo Frio, 20/11/2014.

 

terça-feira, 18 de novembro de 2014

Novembro em Cabo Frio _ Novembre en Kabo Frio




Novembro em Cabo Frio 

A vastidão do mar

descansa inteira nos meus olhos

que percorrem devagar

a praia nua ao sol que se despede:

o mar está de férias.

 

Novembre en Kabo Frio


La vasteco de l’ maro

tute  ripozas en miaj okuloj,

kiuj  malrapide trarigardas

la nudan plaĝon sub la sun',

kiu adiaŭas: la marbord' ferias. 
 

Maria Nazaré Laroca
Cabo Frio, 18/11/2014.

sábado, 15 de novembro de 2014

Porcelana _ Porcelano



Porcelana

Movimento-me na cozinha,
meu espaço transitório:
meu provisório jardim.

Telúrica, gosto de ver
a água libertar-se
da torneira da pia:
doce geometria.

Minha mão de espuma
sonha carícias
de porcelana
na xícara:

Ícaro de uma asa
lírica, nesta tarde
que insiste em fazer amor
com o canto dos sabiás.


 Porcelano

  Mi moviĝas en la kuirejo,
  mia nedaŭra spaco:
   provizora ĝarden’.
  
Terece, vidi mi ŝatas
l’akvon, kiu eskapas
el la krano de l’lavujo:
en dolĉa geometrio.

Miaj manoj el ŝaŭm’
revas porcelanajn
karesojn sur taso:
  
Unuflugila Ikar’,
en ĉi posttagmezo,
kiu amore insistas ĝui
la kanton de l’ turdoj.


Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 15/11/2014.
                      

quarta-feira, 12 de novembro de 2014

Lotusfloro



Serĉante lumon, 
floras lotusfloro
sur akvo ŝlimeja.  

Kvazaŭ perloj,
brilaj akvaj gutoj
forglitas de l’ folioj,  
kiuj ĉiam puras.

Mia anim’ sopiras
al la nobleco humila
de l’ lotusaj floroj,
kiuj marĉon lumigas
per servad' al Dio.


Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 12/11/2014.