Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

domingo, 23 de março de 2014

Amores _ Amsentoj



Amores

Meu amor
não tem saber
nem sabor
de filosofia.

Mas ele é capaz
de plasmar infrene
ideias que sentem
e cores que cantam
em ritmos fluidos
especialmente
em tons de outono.

Dialético, patético,
na  selvagem busca
da sua transcendência.

Amsentoj

Mia amo
malkleras:
ĝi neniam
frandis
filozofion.

Sed ĝi senbride
scias priskulpti
sentemajn ideojn
kaj kolorojn, kiuj kantas
per fluidaj ritmoj
kaj precipe aŭtuntone.

Dialektika am’, tragika,
sovaĝa, serĉanta
ĝian transcendon.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 23/03/2014.

4 comentários:

Blogdopaulo disse...

Tamen, ja filozofieca amo!
Gratulon!

Lírica disse...

Kiam vi permesos al via koro esti vere tusxita de la Amo, poetino?

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Plej vasta kaj profunda ol la vasta kaj profunda homa filozofio jen la amo, plivasta eĉ ol la homaj amsentoj. Misteraj estas amo, poezio, vivo, sur kies oceano ni apenaŭ supraĵe flosas... Aparte lernigas min la arto poezie traduki la ideojn (anstataŭ nur vortojn) montratajn ambaŭlingve je la unua strofo. Admire via, <3 P

Júlio César Pedrosa disse...

Duoble belega poemo!