Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sábado, 29 de março de 2014

Preĝo de la kuracisto (Geraldo Mattos)





Preĝo de la kuracisto

 Geraldo MATTOS

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/6 paĝoj 231-232

Ho Dio de la vivo kaj Dio de la morto,
rigardu la turmenton de mia profesi'
kaj turnu la orelon al la humila vorto
de homo suferanta ĉe homa agoni'!

Por fronti la batalon de lumo kaj de ombro
al ĉiuj lokoj mi iras, palaco kaj kaban',
sed kiel mi sukcesos, se ies tagonombro
finiĝos pro decido de via pova man'?

Sur korpo frostiĝanta de ia paciento
de vivo kaj de morto fariĝas la batal':
armilon en la mano, obstinaj en silento,
mi luktas por la vivo, vi luktas por fatal' ...

El scio kaj praktiko dum jaroj akiritaj
mi uzas kaj manovras la manon sur tranĉil':
mi tranĉas, mi kripligas per strekoj senhezitaj,
se nur mi povas porti la vivon al stabil'.

Se mia mano venkas la oston de la tombo
post harda kaj peniga milito por la viv',
mi vidas retiriĝi al sia katakombo
la morton funebrigan en spita ofensiv'.

Se tamen el la korpo la tuta vivo fuĝas
kaj lasas min klopodi sur la kadavro nur,
sovaĝa mortigisto rimorse mi min juĝas,
ĉar mian bisturion makulas sangospur'.

Mi petas heziteme la pagon por la servo:
la mono min turmentus, se homo mortis for;
se ree fluis sango kaj reviviĝis nervo,
pri mono ĝenus vorto en tia ĝoja hor'!

Dum mia tuta vivo, milfoje post recepto,
la samajn rekompencojn mi havas por la task':
al mia vango ĵetas la homoj sen escepto
rideton post sukceso, insulton post fiask' ...

Ho Dio de la vivo kaj Dio de la morto,
rigardu la turmenton de mia profesi'
kaj volu min provizi per saĝo kaj per forto,
ke beno por aliaj fariĝu mia sci'!

2 comentários:

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Al majstro tia pri poezio, pri lingvoscienco, pri la vivo mem, ne nur tra la profesio, ni simple admire danku la lecionojn malavare donacitajn, fakte donacatajn. Al profesoro Geraldo Mattos, kuracisto pri la mallumo de l' nescio, mia humila referenco kaj riverenco. Saĝon kaj forton al ni proviziu alia Majstro. Tiel estu!

Lírica disse...

Silento alvenas, surmetas la fingron sur la lipon kaj faras al la doloro: shhhhh...