Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quinta-feira, 3 de abril de 2014

Silêncio _ Silento


                                  https://www.youtube.com/watch?v=q8JzPN4_SBk

Silêncio

No úmido aconchego  
do  silêncio das árvores,
hamadríades  solfejam
uma ária de Bach.

Um feixe de luz
desliza pela brisa,
seiva que seduz,
saciando-me a sede 
de encantamento.

Silento

Ĉe l' humida ŝirmejo 
de l’ silento de l’ arboj,
hamadriadoj solfeĝas
arion de Bach.

Do fasko da lumo
glitas  sur la brizo,
limfo alloga,
kiu mildigas
soifon mian
pri raviteco.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 03/04/2014.

8 comentários:

ursula disse...

....nepre daŭrigu, kara amikino, aŭskulti Bach muzikon inter la arboj....

Blogdopaulo disse...

Belega! Mi sentis la odoron de herboj... "... glitas sur la brizo / limfo alloga..." estas ravaj versoj. Gratulon!

Unknown disse...

Inspirada!!! Linda

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Vortamanto ankaŭ, per tiu bele ĉarma poemo mi konatiĝis hodiaŭ kun la solfeĝantaj hamadriadoj. Muziko de Bach kaj Poezio silente ĉirkaŭbrakis.

Lírica disse...

Nur poetoj kaj enamigxintoj sukcesas audi tiujn magiajn notojn...
Gratulon, poetino.

Hans-Georg Kaiser disse...
Este comentário foi removido pelo autor.
Anônimo disse...

Karulino,

Via poemaro mem karesas miajn orelojn kiel muzikaj ventetoj.

Ĉiam dankojn al vi.

Steĉjo

Hans-Georg Kaiser disse...

Mi iam aŭdis en arbaro el laŭtparolioj muzikaĵon el "La bone agordita piano" de Bach, ludata de Glenn Gould. Kaj poste mi kun mia edzino renkontis interesan viron, kiu havis meze de la arbaro gastejon, li estis antaŭe rok-muzikisto, kiu konis eĉ Falco-n. Kaj tiu ulo ĝuis tie en la arbaro sur benko ege laŭte la muzikon de Bach, kun fermitaj okuloj: li eĉ ne rimarkis, ke ni alvenis- Mi estis tiel impresita de tiu muziko, ke mi poste tuj aĉetis la version de Glenn Gould. Kaj mi amegas lian version ankoraŭ nun. Muziko en arbaro estas miraklo, tre impresa afero. Gould, Bach kaj la arbaro estas por mi SANKTA TRIUNUO:)