Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quinta-feira, 28 de agosto de 2014

Círculos _ Cirkloj




Círculos

O meu coração coringa
é um bufão vagabundo: 
palhaço que desafia
a quadratura do mundo.

Esculpindo cordas novas,
gargalha e faz cambalhota
no cenário da ilusão.

Mas flertando com a razão,
transforma lágrima em verso
e alça voo: poeta!

Cirkloj

Jen mia koro ĵokera
bufonante vagabonde:
jen klaŭno, kiu defias
la kvadraturon de l’ mondo.

Kaj skulptante novajn ŝnurojn
ridas, kapriolas ĝi
sur scenej’ de iluzi’.

Sed flirtante kun raci’,
ĝi ŝanĝas larmon en verson
kaj ekflugas: jen poeto!

Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 28/08/2014.

10 comentários:

Blogdopaulo disse...

Kia charma klauno! Li invitas nin al bela danco. La kvadraturo de la mondo estos chiam lia dilemo...

Victoria Magna disse...

Saluton, Nazaré! Sukceson, sanon, pacon kaj monon!

Ĝel :-) disse...
Este comentário foi removido pelo autor.
Ĝel :-) disse...
Este comentário foi removido pelo autor.
Ĝel :-) disse...

Kara Nazaré, mi ŝatis vojaĝi kun vi laŭ la taktado de tiu via gajeca koro, frandindas tre via saltetanta poemo (:-)

Ĝel :-) disse...
Este comentário foi removido pelo autor.
Ĝel :-) disse...

PS: Unualege venis al mi ke kordoj devus pli taŭgi ol ŝnuroj ( pro la koro ) tamen dualege ŝnuroj bonsidis al mia kompreno, pro la klaŭno, kaj jen la poemo eĉ pli ampleksiĝis por mi, instigante min preni unu el eblaj ŝnuroj por ja libere sinbalance travojaĝi mian meman mirindan universon, kie ludo ja pli ol la ekzakteco de kion oni foje trudas sur nin multe pli ĝuindas kaj gravas!!!

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Belegas originale kaj traduke tiu poemo. Tiujn versojn ni konsideru, ekz.: "O meu coração coringa/ é um bufão vagabundo" ighas "Jen mia koro ĵokera/ bufonante vagabonde". Rimarkindas, ke la esperanta versio respektas la adverbo-verban centran lingvotrajton de Esperanto. Aliaj traduk-solvoj studindas. Bele!

Antonio Felix disse...

Kara amikino Nazaré. Via poemo estas milda kaj bela. Antonio Felix

inro disse...

Belega! Dankon.