Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sábado, 29 de novembro de 2014

Dankon, Adonis!


Dankon, Adonis!

Adonis Saliba estas
poezia oceano:
ne eblas per simplaj versoj
(nur riveretoj infanaj)
la dolĉan giganton danki.  

Adonis, nomo impona
pro la belec’ de l’ anim’;
ĉiutage flor’ burĝonas
el la luma koro lia. 

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 29/11/2014.

                                                                       

 Naz'are
                                                               Adonis Saliba
Kial danki, amikino?
Plendisdona poetino.

El viaj amforoj,
vi pure elverŝas 
di'inspiran senhaltan kinon,
kiun ni spektas
tute perplekse,
kiel ĝuindan spiritan vinon.

Rulanta rivero, vi aspektas
kaj montras sin sen ia fino,
Dank´al Dio vi ekzistas,
Gaje, flamante, kaj disdonante
la artojn de via himno.

Naz'are, ni vin rigardas
flarante viajn vervajn kantojn.
Kaj sur la rokoj ni vin gravuros
far viaj eternaj admirantoj. 



6 comentários:

Blogdopaulo disse...

Jen gefratas du potencaj kolonoj, sur kiuj majeste kushas la tegmento de Poezio.

Lírica disse...

Spite la batoj de l' sorto, la doloroj de la mondo kaj la elreviĝoj de la koroj, Poetoj faras nin rideti kaj rememori pri la beleco de la amo kaj tenero...
Gratulon, koran gratulon al ambaŭ pro tia delikateco.

Stechjo disse...

Kortuŝajn vortojn mi ĝuis dank' al du gigantoj en la poezia mondo!

Júlio César Pedrosa disse...

Belegaj poemoj kaj poetoj! Gratulon al ambaù!

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Poemlegado naskas novan poemon, ambaŭ naskitaj el tereno mistera. Pravas Nazaré kaj Adonis pravas pri sindediĉo al la servo de poezio, tiu respektinda diino vigla.

Unknown disse...


Saluton - Mi gratulas Vin!