Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quarta-feira, 12 de novembro de 2014

Lotusfloro



Serĉante lumon, 
floras lotusfloro
sur akvo ŝlimeja.  

Kvazaŭ perloj,
brilaj akvaj gutoj
forglitas de l’ folioj,  
kiuj ĉiam puras.

Mia anim’ sopiras
al la nobleco humila
de l’ lotusaj floroj,
kiuj marĉon lumigas
per servad' al Dio.


Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 12/11/2014.

8 comentários:

Lírica disse...

Kia delikateco, amikino!
Foje viaj versoj vestas la lotusajn florojn, foje ili vestas viajn versojn

Blogdopaulo disse...

Floroj, kiuj estas vivantaj poemoj; poemo, kiu estas bonodora floro.

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Poezia arto rekreas el ĉio lumon. El lumo gutas poezio. Bela florpoemo!

Angel Arquillos López disse...

Belega versaĵo pri lotusfloro, gratulon, kara.

Unknown disse...

Tre bela kaj signifoplena poemo pri la lotusfloro, kara Nazaré ♥

Unknown disse...

Tre placxas al mi! Saluton

Anônimo disse...

Ekde kiam mi legis vian poemon, mia animo lotusfloras.
Karino, vi loĝas en mia koro.
Kisojn.

Unknown disse...

Tre bona!