Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sábado, 15 de novembro de 2014

Porcelana _ Porcelano



Porcelana

Movimento-me na cozinha,
meu espaço transitório:
meu provisório jardim.

Telúrica, gosto de ver
a água libertar-se
da torneira da pia:
doce geometria.

Minha mão de espuma
sonha carícias
de porcelana
na xícara:

Ícaro de uma asa
lírica, nesta tarde
que insiste em fazer amor
com o canto dos sabiás.


 Porcelano

  Mi moviĝas en la kuirejo,
  mia nedaŭra spaco:
   provizora ĝarden’.
  
Terece, vidi mi ŝatas
l’akvon, kiu eskapas
el la krano de l’lavujo:
en dolĉa geometrio.

Miaj manoj el ŝaŭm’
revas porcelanajn
karesojn sur taso:
  
Unuflugila Ikar’,
en ĉi posttagmezo,
kiu amore insistas ĝui
la kanton de l’ turdoj.


Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 15/11/2014.
                      

8 comentários:

Blogdopaulo disse...

Ho kia autenta inspiro! Tiel la poeto kaptas la chiutagajn simplajn objektojn kaj per ili ekflugas en la alton de sentoj.

Ĝel :-) disse...
Este comentário foi removido pelo autor.
Angel Arquillos disse...

Bela poemo, gratulon, Nazaré.

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Sur porcelano ĉinoj poezieme faras delikatan arton. Ene de la lingva porcelano poetoj delikate poeziumas arte. Gratulon al vi, Nazaré, brila ceramikisto-poeto!

Bruselo disse...

Kia bela artajho ! Pripensindus aldoni vortojn en Esperanto sur ghi. En Belgio jam ekzistas artisto tia kiu jam uzis vortojn en Esperanto sur trinkvazeto...

Lírica disse...

Ripetante sprimon de granda amiko de mia koro, "jen bela cxasta amora poemo"... Gratulom, poetino kara.

Ĝel :-) disse...

Feliĉas tiu kiu kapablas senescepte ami la ĉiutagajn taskojn: Tio mirakle redonas la vivon ĉiuminute nova! Gratulon kaj dankegon pro la dimanĉa donaco poeto Maria Nazaré!!!

VILMA ORZARI PIVA disse...

Linda inspiração. A poesia brota em ti tal qual mina d´agua!! Bjs.