Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

domingo, 28 de dezembro de 2014

Bondeziroj



Jarfino someras...
ĉevalrajd’ el ŝaŭmoj
gracie ondumas:
di’amanto mara
sub la gaja suno.

Eble nun vi dormas
sub mantelo frosta
de la nokto neĝa...

La jarfin’ someras...
La mondo rondiras
laŭ voj’ de l’esper’:
paco kaj milito
reve kunfratiĝas.

Maria Nazaré Laroca

Cabo Frio, 28/12/2014.

3 comentários:

Blogdopaulo disse...

Delikata, milda kanzoneto por paco. La mondo devus obei Poezion!

Lírica disse...

Vi kaj Paulo naskis en mia animo gravan ideon:
Inviti cxiujn esperantistojn de la mondo deziri forte deziri pacon kaj disdoni poeziojn kaj sendi unuj al aliaj belajn versojn.
Cxu vi vidis, poetino mia, kiel Poezio magias?
Gratulon pro via originala kaj romantika poemo.

Stechjo disse...

Mia jarfino vintras dormante sub mantelo nebula...

Feliĉan jarfinon kaj Novan Jaron, karulino!