Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

domingo, 21 de dezembro de 2014

Feliz Natal ! _ Feliĉan Kristnaskon !


Feliz Natal!

Tempo de Natal. Na contramão do caos, uma suave onda de amor invade a Terra. A manjedoura silenciosa paira acima da montanha de iniquidades que soterram o orgulhoso coração dos homens.
Saturado de subversão filosófica e moral, o mundo ainda não tem ouvidos para ouvir a Boa-Nova de humildade alegre e pacífica.  Jesus, o sublime arauto das bem-aventuranças, não veio salvar a humanidade; mas ensinar o homem a salvar-se a si mesmo.

Feliĉan Kristnaskon!

Kristnaska tempo. Kontraŭe al la kaoso, milda ondo de amo invadas la Teron. Silenta staltrogo ŝvebas super la monto el maljustaĵoj, kiuj enterigas la fieran koron de l’ homaro.
Saturita de filozofia kaj morala malvirtigo, la mondo ankoraŭ ne havas orelojn por aŭdi la bonan novaĵon pri  feliĉa kaj paca humileco. Jesuo, la sublima heroldo de la feliĉpromesoj, ne venis por savi la homaron; sed instrui homojn por ke ili sin savu mem.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 21/12/2014.

6 comentários:

Lírica disse...

Eble pro tio oni festenas la naskiĝon de Jesuo ĉiujare, en niaj animoj mem...
Feliĉan Kristnaskon, poetino kara.

Angel Arquillos López disse...

Reciproke, kara amikino. Ĉi jare la vetero printempas en mia urbo, do nia Kristnasko ne estos blanka, sed ora. Fortan brakumon. Estu ĉiam feliĉa!

Blogdopaulo disse...

Pensigaj vortoj plenaj je vereco. Estas jam tempo pensi pri Kristnasko alimaniere.

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Krist' naskos novan homaron - kiam?
Nova homo naskiĝos - iam - kiam?
Movigi mem koron... nian laboron!

José Passini disse...

La plej fidela maniero montri al Jesuo, ke ni komprenis lian klopodon estas "ami la proksimulon kiel si mem", sed ankoraŭ la Homaro ne komprenis Liajn lecionojn...
Tamem, la Majstro pacience akceptas niajn eksterajn homaĝojn...

Renato Corsetti disse...

same al vi kaj al ĉiuj legantoj! renato