Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

segunda-feira, 15 de dezembro de 2014

Naskiĝo


10 Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo; 11 ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la sinjoro.” 
(Luko 2:10-11)



Dum tiu nokto sublima
jen anoncas l’ anĝelo:
por la homaro naskiĝis
amo kaj ĝojo senfina.

Apud Maria, brutaro
kaj paŝtistoj sendormaj
adoras Tiun, Kiu venis
kaj por mi kaj por vi ĉiuj.

Tri Magoj al Li regalas,
glore al Lia reĝeco,
per oro, incens’ kaj mirho
ili ja Lin riverencas.

En plej ĉiela korteg’,
l’ anĝeloj ekkantas himnojn,
sed l’ Infan’ plue atendas
malfruan donacon mian.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora 15/12/2014.

8 comentários:

Blogdopaulo disse...

Bela, sentoplena omagho al la Regho!

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Gratulon! Simpla kaj bela.

Affonso Soares disse...

Plenkonsente kun ambaŭ Paŭloj, mi aldonas mian admiron al via humila konfeso, en la du lastaj versoj de la lasta strofo, ke la Majstro, kvankam ja vaste konata, restas ankoraŭ ege malmulte sentata...

José Passini disse...

Belegaj kaj oportunaj vortoj pri la naskiĝtago de Jesuo. Oni devas rememoki, ke la centra figuro de Kristnasko estas Jesuo, ne Paĉjo Noelo. Gratulon, Nazaré!

Ivar disse...

Bela kaj majstre verkita poemeto.

Lírica disse...

Dio vin benu, poetino.
Kisojn.

Lela disse...

Ree mi gratulas vin, poetino! Iru antaŭen!

Angel Arquillos López disse...

Denove vi surprizas min per belega poemo. Gratulon, amikino. Feliĉajn Festojn.