Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

segunda-feira, 8 de dezembro de 2014

Signoj





   Al  L.L. Zamenhof

Je l’ vojmezo de l’ urbaj ĝangaloj
l’anim de l’ mond’ vagadas
baraktante tra bruega lum’.

Kvankam l’arbareg’ ne obskuras,
ĝi vojiradas blinde
laŭ riveroj el fantomoj hidaj:

Perfort' regas, ĉifonas moral';
Senkapigojn barbarajn
oni spektas per televidilo.

Ho Di’! Kien la homaro iras?
Ĉu l’ mondanim’ fiaskis?
-  Ne! - krias idealo:
L’ espero pacience obstinas...

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora. 08/12/2014.



8 comentários:

Lírica disse...

Belega kaj kortuŝa poemo, karino.
Idealo kiel savanta boato sur la tempestaj ondoj de la vivo...
Gratulon!

Blogdopaulo disse...

Bela kunligo inter Dante kaj Zamenhof! Vere, la mondo frenezas kaj necesas tiaj majstroj por rekonduki ghin al la vojo.

Angel Arquillos López disse...

Denove vi trafis. Via bela poemo tuŝis mian koron. Gratulon, kara.

Angel Arquillos López disse...
Este comentário foi removido pelo autor.
Unknown disse...

Tiu kortuŝa poemo, tiuj belaj vortoj  igas min pensi ... Kien iras la homaro sen respekti l'aliulon, sen toleremo, sen amo en la koro? 
Feliĉe ni havas la Esperon....
Dankon, bela poetino ♥

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Meze la vojon estis ŝtono. Ĝi fariĝu ilo de konstruado de nova ordo monda, vere homarana. Bele!

Unknown disse...

Via Esperanto - agado estas ricxaga kaj valora. Mi gratulas Vin! Georgi Litov
Saluton - Mi gratulas Vin!

Anônimo disse...

Poemoj povas enhavi multe da kvalitoj!... Tiu nuna estas grava!