Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

terça-feira, 21 de abril de 2015

Percepção _ Percepto


Percepção 

Minúsculo grão de luz

na poeira do tempo,
entrei na Vida
com uma bagagem apenas:
a infinita liberdade
de construir meu destino.

E devorei milênios 

com as armas
da ignorância 
E da insensatez...

Hoje, no entanto, cultivo

sonhos e versos
no oceano secreto
que habita o jardim
dentro de mim.
Minha viagem é sem fim...


Percepto


Minuskla grajno el lumo

en la polvo de l' tempo,
mi eniris en la sinon de l' Vivo
kun ununura bagaĝo:
la senfina libereco
konstrui mian destinon.

Kaj mi formanĝis jarmilojn
per armiloj de nescio
kaj malsaĝeco.

Hodiaŭ tamen
mi kultivas revojn kaj versojn
en la sekreta oceano,
kiu loĝas en la ĝardeno
ene de mi.
Mia vojaĝo senfinas...

Maria Nazaré Laroca
Cabo Frio, 21 / 04 / 2015

15 comentários:

Lírica disse...

Belega! Vi ellernas pli kaj pli, konstruigxi per la nekonstruajxo de la akiritaj verajxoj. Gratulon, poetino!

Affonso Soares disse...

Plej mirinde kaj admirinde kiel vi esprimas per manpleno da versoj longegan segmenton de la anima senmorteco!... Gratule via, Affonso.

Affonso Soares disse...

Plej mirinde kaj admirinde kiel vi esprimas per manpleno da versoj longegan segmenton de la anima senmorteco!... Gratule via, Affonso.

Blogdopaulo disse...

Vere nobla kaj inspira poemo! Belega!

Ana Maria disse...

Essa viagem é infinita...Viagem de volta

ursula disse...

...senfina libereco en malgranda korpo de Nazaré......ekstaza imago.

Affonso Soares disse...

Plej pravas Ana Maria... senfina vojaĝo revena, ĉar el Dio ni iam eliris por al li reveni per konstruado de la perfekteco...

Afonso Camboim disse...

Felicxa (ek)percepto: vojaganta lumero sciigxi poeto. Ekleginte, mi supozis, ke temus pri la grandegeco de la neperceptajxoj... Sed estus tute alia poemo...

Afonso Camboim disse...

Hazarde, ĉar poemoj povas naskigi poemojn, jen poemeto - kiu vere ŝajnas pli parencon de la “Bedaŭro de la aferoj” de Aŭgusto dos Anjos:
Neperceptaĵoj
Pluras kaj pluras la aroj
D’ aĵoj neperceptataj
(Ne nur en tiu najbara
Paralela universo).
Kion mi kaptas ĉe l’ steloj,
Ĉe la blankiĝo de l’ haroj,
Ĉe l’ subson’, ĉe l’ atom’,
Ĉe la sentoj dum la dormo...?
La mio kiu ne perceptas
(Kaj rimarkas neperceptojn)
Ploras kaj ploras la mankon:
Scias ke tiu nescio
Malvivigas sian vivon
Evidentas la distancon
Inter li (mio) kaj Dio.

José Passini disse...

Kara, majstre vi miksis filozofion kun poezio kaj produktis tiun mirindaĵon. Gratulon!

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Poeto Nazaré, pli kaj pli universale vi poeziumas: libereco antaŭ la senfina vojaĝo sin malkovri poeto de senfineco.

Dra Finholdt disse...

Bonege!

Dra Finholdt disse...

Kia beleco!

Unknown disse...

Kara poetino Nazaré viaj poezioj estas belegaj,kaj produktis mirindajxojn en niaj koroj.Gratulojn.

Anônimo disse...

Tre bela.