Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sábado, 19 de setembro de 2015

Mea-culpa _ Mia kulpo


Mea-culpa

                                                                      Para Flávia Laroca


Agonizam as cosmogonias,
quando o coração desafina
na aspereza da alma.

E o discurso escuro é lâmina
da  (des)razão estéril
que nos fere os afetos.

Então palavras cruas
açoitam o azul dessa manhã
de quase primavera...

E, agora, o grito
na Ágora do tempo:
preciso da água viva
da doçura, urgente!


Mia kulpo

Agonias kosmogonioj,
kiam la koro malagordiĝas
pro l’  krudeco de l’ animo.

Kaj la diskurso nigra estas klingo
de (mal)racio  vana,
kiu vundas niajn amojn.

Do krudaj vortoj
skurĝas la  ĉimatenan bluon,
kiu preskaŭ printempas ...

Kaj nun,  l’ekkrio
ĉe l’ Agoro de  l’ tempo:
mi bezonas l’ akvon vivan
el mildeco, urĝe!

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 19/09/2015.

7 comentários:

Blogdopaulo disse...

Bela poezia lamento post miskompreno kun amata homo. Min aparte impresis la belaj versoj: ´... krudaj vortoj skurghas la chimatenan bluon...´

Adonis Saliba disse...

Belega kaj sencohava poemo, kontraste al naturaj fenomenoj, paradas la homaj sentoj en simbola evoluo. Gratulon!

Lírica disse...

Kolero nudigas la animon kaj vundas la karnon, sed la tenera mantelo kovras la nudecon, kaŝas la vundon.

Unknown disse...

Oni laùdas kiun tekston ? Esperantisto (ne Portugalo) komprenas ion ankaù ... portugale!

Unknown disse...

Oni laùdas kiun tekston ? Esperantisto (ne Portugalo) komprenas ion ankaù ... portugale!

Unknown disse...

Oni laùdas kiun tekston ? Esperantisto (ne Portugalo) komprenas ion ankaù ... portugale!

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Ĉiu vorto poezie rolas, kreante tension de sencoj, kvazaŭsencoj, neatenditaj novaj sencoj. Kreeme ŝoke, vortoj sin skuas reciproke, kaj tiu vortodanco instige nin kaptas, kvazaŭ nin printempas.