Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

terça-feira, 29 de dezembro de 2015

Japaneskoj



Tasko

Reen kaj reen, 
ĉevalaro el ŝaŭmo, 
la ondoj kuras...
Destin’ melankolia:
la disfandiĝ’ sursabla.

Festo

Mev’ akrobatas,
eksaltas gajaj fiŝoj...
Jen la maro pludancas!
La penso kapriolas,
L’animo ekferias.

Flirto

La somerluno
ĉiele mateniĝas
por rendevuo...
Ĉŭ vane? Ĝi atendas
almenaŭ  foran kison.


Maria Nazaré Laroca
Cabo Frio, 29/12/2015.



3 comentários:

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Tasko poezia noblas, ĉefe se festo ritma por legantoj, ĉefe se eleganta flirto de rafinita sentemo kaj lingva kvalito. Jen Nazaré Poeto!

Lírica disse...

Kia tasko, kia festo kaj kia flirto... uau! Mi amegis viajn japaneskojn!

Hans-Georg Kaiser disse...

Kiu fotis tion, iel mi konas la foton....???