Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sábado, 23 de janeiro de 2016

Januaro, 2016



La ĵusnaskita Novjaro
jen apenaŭ finbalbutas
siajn bondezirojn gajajn
Teroro la mondon skuas
per nekredebla kruelo.

Ŝajnas premsonĝo; mi veas!
Per TV la etinfano
pacon minacas danĝere...

Kien iras la homaro?
(Pardonon pro la ŝablono!)
Poemo ne plu eltenas
sangajn vortojn el kompato:
poezi’ ja min forlasis.

Maria Nazaré Laroca
Cabo Frio, 05/01/2016.

3 comentários:

Blogdopaulo disse...

La Poeto suferas, la mondo frenezas, sed la Poezio ne ĉesos esprimi sian proteston. Ne ĉiam dolĉa kaj milda.

Fabio Fortes disse...

Estas terure ke ni ankoraŭ kunvivas la perforton, la miskomprenadon kaj la rezulton de malpensa agado homa sur nia jam tre suferita planedo! Dankon pro viaj vortoj, kiuj min memorigi Drummond tie ĉi ! Gratulon!

Lírica disse...

Antaŭ jarmiloj infano elveninta el la steloj donis al ni la eblecon ŝanĝi la sorton de la Tero, sed ni rifuzis...