Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sexta-feira, 12 de agosto de 2016

Consciência _ Konscio



Consciência

E eis que foi lançada um dia
pequenina semente de luz, 
na arena do livre-arbítrio.

E ela se apagou e cresceu 
em egoísmo e soberba, 
negando o Jardineiro,
apesar de  Sua presença.

Mas entre espinhos e plumas,
no cadinho do tempo, 
a criatura experimenta

A  geometria ingênua
do pássaro que passa
e o desafio da árvore
que voa em cores
sem sair do lugar.

Ser livre também dói.


Konscio

Kaj iam estis lanĉita
eta semo el lumo
en l’ arenon de libervolo.


Kaj ĝi mallumiĝis kaj kreskis 
egoisme kaj  malhumile, 
neante la Ĝardeniston,
malgraŭ Lia ĉeesto.

Sed inter dornoj kaj  plumoj,
en la fandujo de l’ tempo, 
la kreito provadas

La naivan geometrion
de pasanta birdo,
kaj  la defio de  l’arbo,
kiu flugas  kolore
sen la lokon forlasi.

Libereco ankaŭ doloras.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 12/08/2016.



5 comentários:

Blogdopaulo disse...

Bela spiritualisma poemo! Vera resumo de la vojo por chiu Spirito.

Lírica disse...

"Libereco ankaŭ doloras." Kia trafa aserto, poetino!
Jen la kerno de la longa dialogo inter Kriŝno kaj la Princo Arĵuno...
Dankon, Nazaré.

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Lumas poemo. Jenas vigla kongruo inter la temo, la ilustraĵo, la versioj portugala kaj esperanta.

Unknown disse...

Kiom da konscio kaj sentemo!

Unknown disse...

Bela poezio