Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sábado, 27 de agosto de 2016

Pretensão _ Pretendo




Pretensão

Tem poemas rebeldes,  
sem-teto e sem-poesia,  
que se manifestam destemidos,  
nas redes pós-modernas,  
desprezando ritmos e rimas
e óbvias lexias.

Também há os que respiram
lágrimas de um passado
tempo, a viver morto
em presente fugidio.

Muitos outros  atordoam
indefesas palavras
no picadeiro sem medo
de acrobacias loucas.

Nesse tonel de sentidos,
aprendiz que sou, me perco,
a esperar que meus ingênuos versos
sejam sementes de paz, ao menos,
na terra inquieta da alma
de quem os ler um dia.



Pretendo

Estas ribelemaj poemoj,
senhejmaj, senpoeziaj,
kiuj sentime manifestacias,
ĉe postmodernaj retoj,
malestimante ritmojn kaj rimojn
kaj vortojn evidentajn.

Ankaŭ estas tiuj, kiuj spiras
larme pro estinta
tempo, kiu mortvivas
tra pasema nuno.

Multaj aliaj konfuzas
sendefendajn vortojn
ĉe l’ areno sentima
de kaprioloj frenezaj.

En tia barel’ da sencoj,
mi ĉion lernas kaj perdiĝas
esperante, ke miaj versoj naivaj
estos pacaj semoj almenaŭ
sur la malkvieta grund’ de l’ anim’
de miaj legontoj iamaj.

Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 28/08/2016

7 comentários:

Blogdopaulo disse...

Emociigis min la digno de la Poeto, aparte pro la kvar lastaj versoj. Modesteco faras la Poeton granda.

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Poezio, vekiĝvojo al nova konscienco. Konscia poeto modestas. L'egoo silentas antaŭ la Ĉeesto. Bele.

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...
Este comentário foi removido pelo autor.
PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...
Este comentário foi removido pelo autor.
PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Poezio, jen vekiĝvojo al nova konscienco. Antaŭ ĉi Ĉeesto silentas modeste l'egoo. Bele.

Unknown disse...

Ondaj frazoj, frazaj ondoj.

Lírica disse...

Viaj versoj, delikate kaj nekredeble,kolibras kaj papilias sur la liniojn de la malsamaj floroj de la vivo.
Dankon!