Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

segunda-feira, 17 de outubro de 2016

Lua do Leblon _ Luno de Leblono



Lua do Leblon


Muitas luas já vivi ...

Lua barroca de Minas,

hóstia de luz elevada

sobre o silêncio beato

dos telhados das igrejas

de Ouro Preto e Mariana ...


E a lua fria de Manhattan

vai pingando solidão

nos braços da Liberdade ...


Mas essa lua vermelha

que contemplo de joelhos

do Mirante do Leblon:


lua vestida de ouro,

nua, despida em fogo,

paixão suspensa, fetiche ...


Essa lua equilibrista,

balão chinês que enfeitiça,

é como um orgasmo do sol:

incêndio num mar dourado!

Maria Nazaré de C. Laroca

(IN: Travessia do Poema. Juiz de Fora: FUNALFA; Campinas: Pontes Editores. 2012, p. 47.)


Luno de Leblono

Multajn lunojn mi travivis...
Baroka luno ĉe Minoj,
levita hostio  luma
super la silento pia
de l’ tegmentoj de l’ preĝejoj
en Ouro Preto, Mariana ...

Kaj  frida  luno de Manhatan
solecon estas verŝanta  
sur  brakojn de l’ Libereco ...

Sed ĉi tiu ruĝa luno, kiun,   
de l’ Leblono Belvidejo,
mi kontemplas surgenue:
 
luno per oro kovrita,
nuda, tutnuda fajre,
levita pasio, fetiĉo...

Tia luno, ekvilibristo,
ĉina balono sorĉanta,
estas, kiel sunorgasmo:
fajro sur ora maro!

Maria Nazaré Laroca
Poemo tradukita la 17-an de Oktobro 2016.
Juiz de Fora – Minoj - Brazilo

7 comentários:

Blogdopaulo disse...

Luno: eterna sorcho por poetoj. Chiam rava kaj magia.

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Luno, magia metamorfozo ravante poetojn. Chi poemo, metamorfozo dum chiu lega momento.

Ĝel :-) disse...

Ho ravan momenton vi certe spertis , multan dankon Maria Nazaré por redoni tion al ni tiom poeziplene !

PS : Eble Luno el Leblono pli adekvatus , ĉu ? Kial baroka luno ĉe Minoj anstataŭ baroka luno minasa ( aŭ el Minaso , aŭ eĉ Minas ) ?

Ĝel :-) disse...

Tamen Luno de Leblono , kiel titolo , ja same ĝustus ( kiel poezia emfazo )

Lírica disse...

Mi respondos muzike, kiel mi jam diris al vi.
Ne cxiuj, tamen determinitaj poemoj kantas por tiuj, kiuj havas akutan orelon al la sonoj, al la notoj.

ursula disse...

...la saman lunon mi ravite admiris, sed ne en Leblono - meze de la savano de Alta Paradizo je 1.200 m - ĝi samis, mi garantias.

Luiz Alberto de Oliveira Coelho disse...

La tutan jaron vi, Nazaré, regalas nin kvazau eterna Kristnasko :)