Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

domingo, 11 de dezembro de 2016

Pausa _ Paŭzo


Pausa

Neste santuário,
por um tempo,
fecho a janela
ruidosa do mundo.

Um silêncio verde
rege o trinado
de pássaros afinados.

Árvores muitas
ensaiam com graça
um balé invisível.

No açude brincam
famílias de patos;
e peixes desafiam
pescadores inábeis.

No pasto, vacas,
bois, cavalos,
simplesmente
existem.

E eu, então,
sou paz apenas,
sorvendo a liberdade
que não cabe neste poema.

Maria Nazaré Laroca
Hotel-fazenda Pousada Canário da Terra (Rio Novo).
Em 10/12/2016.

Paŭzo

En ĉi tiu sanktejo
dum kelka tempo
mi fermas la bruan
fenestron de l’ mondo.

Verda silento
direktas la trilon
de agordaj birdoj.

Arboj multaj
gracie preparas
nevideblan
baleton.

Ĉe lago ludas
familioj de anasoj,
kaj fiŝoj defias
mallertajn fiŝkaptistojn.

En  paŝtejo, bovinoj,
bovoj kaj  ĉevaloj,
simple ekzistas.

Kaj do mi fariĝas paco,
trinkante la liberon,
kiu transpasas
ĉi tiun poemon.

Bienhotelo Kanario el grundo (Nova Rivero).




4 comentários:

Blogdopaulo disse...

Kia bukoliko! Oni spiras la atmosferon de paco kaj spiritripozo. Bela pauzo!

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Paco kaj simpleco, invito al poemo ripozanta sur nevidebla ejo: Poezilando.

Lírica disse...

Dankon Nazaré, cxar generoze kaj malavare, vi dividis kun cxiuj ni, vian naturan kaj pacan paradizon.
Tiel estas la poetoj... ecx en foresto cxeestas.

Anônimo disse...

Fechar as janelas ruidosas do mundo... buscar o silêncio... sorver a liberdade... para tornar-se paz.
O silêncio é vida !