Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sábado, 13 de maio de 2017

Conexão divina _ Dia konekto


 http://www.bbc.com/earth/story/20141111-plants-have-a-hidden-internet                                    http://www.bbc.com/portuguese/noticias/2014/11/141128_vert_earth_internet_natural_dg

Conexão divina

O sol azul de maio 
não desvenda o segredo 
das árvores na praça,
que se abraçam e conversam
em amoroso silêncio.

Mas revela a ciência  
o pulsar das raízes
em rede que fascina:
a “internet natural”
que conecta as árvores.


Dia konekto

La blua majosuno 
la sekreton ne malkaŝas
de l’arboj ĉe plac’, kiuj
ĉirkaŭbrake interparolas
per silento amema.

Sed elmontras scienco
pulsadon de l’ radikoj
per reto tre mirinda:
la “interreto natura”,
kiu l’arbojn konektas.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 13/05/2017.
 





sábado, 6 de maio de 2017

Outono _ Aŭtuno



Outono  

Maio desliza no outono
qual suave melodia... 
Meu coração então sonha  
que, ao pensar, ele sente 
a  poesia da vida.


Aŭtuno

Majo glitas en aŭtuno,
kiel milda melodio ...
Mia koro tiam revas,
ke per pensado ĝi sentas
la poezion de l’ vivo.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de fora, 06/05/2017.

segunda-feira, 1 de maio de 2017

En la regno de l’ senfinaj mil unu vortoj




Luma estas milda kaj feliĉa vortulino vivanta en la Regno de l’ senfinaj mil unu vortoj. Ŝi estas ankaŭ muzika poezivorteto, leĝera kaj facilmova kiel feinoj loĝantaj en proksima regno. Kiam Luma naskiĝis, la Patro komprenis, ke lia filino estas speciala, ĉar ŝi elmontris brilegan aŭreolon.
Luma kreskis en tiu regno farita el vortoj, versoj, poemoj kaj kanzonoj. Poetino ŝi estis kaj gracie servis ĉiujn donacante per sia dolĉa voĉo ĝojon al tristaj kaj forlasitaj vortoj. Ŝi ankaŭ laboradis kiel instruistino de muzikmalagordaj vortetoj, plibonigante ilin por estonteco.
Foje, Luma foriris frumatene por rikolti stelojn, plej zorge aranĝante ilin ene de la faldo de sia tuniko. Ŝi revenis hejmen nur kiam mateniĝis, kaj tiam ŝi metis la noktrikolton en grandan kristalan kruĉon nur por rigardadi la trembrilon de steloj. Kial ŝi agis tiamaniere?
Ha! Vizitante geamikojn, dumadiaŭe ŝi longe ĉirkaŭbrakis ilin kaj diskrete kaj ameme gluis sur ilian bruston trembrilan stelon, kiu sanigis la malsanulojn, vigligis la solulojn, lumigis tiujn, kiuj estis ene de mallumo; tiamaniere ŝi donacis sian kareson. Al malproksimaj amikoj ŝi kutimis sendi pensostelojn. Jen do la kialo de ŝiaj noktaj promenadoj por kapti stelojn...
Luma ankaŭ frekventis la templon de Verbum, saĝa sacerdoto, kiu lernigis ŝin malkovri sian specialan kapablon komuniki kun aliregnaj kaj alidimensiaj estuloj. 
Tamen temis pri  trudata kaj neobeebla regulo. Kiam Luma ricevis la plej altan gradon kiel Majstrino samtempe pri  Muziko kaj Poezio, Verbum gravmiene ordonis al ŝi:
– Laŭtlegu la ĵuron sur la sankta pergameno.
– “Mi neniam transpasos la limon de Poezio kaj Magio.”
Kaj tiel okazis.
Tamen ekde tiu tago Luma falis en maltrankvilon ĉar, krom sendependa kaj kuraĝa, ŝi estas vortulino sufiĉe scivolema. Kio estas transponte? Ŝia menso dancadis laŭ la ritmo de l’ kreskantaj demandoj. Petola vento flustradis ĉe oreloj de la floroj, disvastigante sekreton, kiu estas konata de ĉiu ajn krom Luma, kiu finfine ĝin malkovris multe poste.
Transponte estis la limo de la regno de homaj kreitoj! Kaj ekde nun Luma volis sperti homajn sentojn. Laŭ ŝia penso loĝus iu simila al ŝi en tiu mistera kaj nebula ombra regno. Sekve Luma-vorto obstine ekserĉis Luma-knabinon, sian referencan spegulon ene de tiu iom primitiva mondo!
Sur la alia flanko de la rivero de la vivo, Luma-knabino nomiĝas Maria el Lumo, aŭ simple Lumeto, laŭ sia volo.
Ankaŭ Lumeto estis estis milda poetino kaj kantistino; tamen, foje, ŝi fariĝis tre malĝoja kaj sola.
Aliflanke Luma konis kaj spertis nur ĝojon; ŝi neniam ploris antaŭ ol transpasi la sekreton de la malpermesata ponto.... 
Kiam Luma malfermis la okulojn, ŝi vidis sin ene de impona biblioteko en nekonata metropolo. Lumeto ĵus malfermis poezian libron, kaj subite vidis la ekleviĝantan Luman, kiu mane tuj salutis ŝin:
– Saluton! Mi estas Luma! Estas plezuro konatiĝi kun vi!
Tute surprizita, malgraŭ sia kutima kunvivado kun vortoj, Lumeto miris tiun neatenditan aperaĵon:
– Saluton, mi nomiĝas Maria el Lumo, Lumeto... Ĉu vi loĝas ene de tiu libro?
– Tute ne, knabino! Mi veturis per libro nur celante alproksimiĝi al vi.
– Ha! Bonege! Do ŝajnas, ke vi konas min, ĉu?!
Kiel mi ne konus? Mi scias ĉion pri vi! Mi deziras vian amikecon...
– Jes, kompreneble! Ĉu vi povus klarigi al mi kiel vi min konas? 
De kie vi venas? Kiu vi estas?
– Trankvile, Lumeto! Demandon post demando!
Tiamaniere, paciencplene, Luma klarigadis al la scivolema knabino. Unue ŝi raportis pri sia vivo en la Regno de l’ senfinaj mil unu vortoj; pri la ĵuro farita al Verbum kaj finfine pri la malobeo al tiu grava promeso.
Aliflanke, ankaŭ Lumeto rakontis al Luma sian ĝisnunan iom tedan kaj malĝojan vivon. Ŝi priparolis siajn beletrajn kaj muzikajn preferojn, revojn kaj aspirojn. Tiamaniere ambaŭ ekkonsciis sian similecon: Luma kaj Lumeto, preskaŭ tute samaj. Ververe ili estis la du flankoj de la sama poezia monero.
Ekde tiam Lumeto kaj Luma ofte renkontiĝis en la granda biblioteko; ili interparolis pri ĉio, interŝanĝis poeziaĵojn kaj ekkonadis sin reciproke.
Lumeto brilegis pro la ĝojo de Luma; aliflanke Luma kreskis en saĝeco spertante la la malĝojon de Lumeto: nostalgion, kiu foje venis milde kiam vesperiĝis.
Kaj la tempo pasadis. Fakte Luma ekloĝis en la biblioteko, kaj ekmalkovris la ombran flankon de tiu mondo. Vespere ŝi ekvidis centojn da fivortoj, kiuj foriris por sperti la noktan vivon de la fascina kaj danĝera urbego. Ŝi sentis sin sola kaj malĝoja. Lumeto ne povis akompani ŝin la tutan tempon, ĉar ŝi estas homa, ŝi devis studi, kanti en ĥoro, fari la hejmajn taskojn; cetere ĉio estis severe gardata de la patrino.
Estis nokte kiam Luma ploris pro hejmsopiro. Tiu forta unuafoje spertita malĝojo ĉirkaŭvolvis ŝin per peza kaj sufoka nubo. Luma ekperdis la entuziasmon pri poezio, kaj samtempe ĉesis revi. Kaj ŝi ekfariĝis pli kaj pli senbrila kaj senkolora: ŝi malsaniĝis pro malĝojo, ostaĝoj de galopa soleco.
Aliflanke, en la Regno de l’ senfinaj mil unu vortoj Patro kaj Verbum estis maltrankvilaj pro la malapero de Luma kaj, celante havigi helpon, ili decidis vojaĝi al alia proksima regno, kie ĉiuj vortoj estas feliĉaj.
En tiu regno la ĉielo estas smeraldverda, kaj verdaj steloj kantadas himnon omaĝe al universala frateco. Patro kaj Verbum estis karese akceptitaj de Esperanto, la spirita mentoro de tiu paca regno. Ili delonge scipovis paroli la lingvon uzatan de tiu popolo, pro tio estis facile konatiĝi kun tiuj frataj vortoj.
Post kunveno kun Majstro Esperanto, Patro kaj Verbum esperplene reiris hejmen. Esperanto promesis liberigi Luman kaj Lumeton konigante al ili la tutan belecon kaj celon de la internacia lingvo kreita de Zamenhof.
Kaj tiel okazis. Sekvatage Lumeto jam havis enmane la Fundamenton de Esperanto kaj feliĉe montris sian trezoron al la amikino Luma. Tiam ĉi tiu tuj memoris la belan priparolatan Esperantion, kie ĉiuj vortoj estas feliĉaj pro la facila interkomunikiĝo kun  aliaj landoj proksimaj aŭ malproksimaj ...
Tiel la ĝojo revenis al la koroj de Luma kaj Lumeto.
Uzante Esperanton ili lernos kaj kunprofitos multe da belaĵoj.
Tiam en alia nemulte malproksima regno, kie floroj, birdoj kaj sorĉistinoj kunvivadas harmonie, Floreto, kiu estas verkistino, longe suspiras malfermante la libron, kie estas la rakonto, kiun ŝi ĵus finverkis. 
Nu, kiel ŝi emas konatiĝi, intime, kun tiuj du fratanimoj...
Kiel ŝi deziras lerni la verdan lingvon de frateco! Kaj kiel ili triope ŝatos kreadi ludante kune, ie ajn!

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 01/05/2017.

(El Beletra Almanako N-ro 12 (Oktobro 2011)



segunda-feira, 3 de abril de 2017

Fugacidade _ Efemero



Fugacidade

O sol de abril
abriu um sorriso
fulvo  no meu corpo,
em desacordo agora
com os sonhos de outrora.

As dores traçam o peso
do tempo nos meus ossos;
e caminho mais devagar,
embora as árvores continuem
a falar de flores e passarinhos.

O tempo não passa na praça:
passado e futuro  presentes
sempre.
Só eu que passo.


Efemero

L’ aprila suno orflave
ekridetis sur mia korpo,
kiu malkonsentas nun
kun la pasintaj revoj.

Doloroj strekas la pezon
de l’ tempo sur la ostoj;
kaj mi pli lante paŝas  
malgraŭ l’arboj, kiuj ade
parolas pri floroj kaj birdetoj.

La tempo ne pasas en la placo:
estinto kaj estonto ĉiam nunas.
Estas nur mi, kiu pasas. 


Maria Nazaré Laroca
Juiz de fora 03/04/2017.

terça-feira, 21 de março de 2017

Dominação _ Superregado








Dominação

"Os adjetivos
passam,
e os substantivos
ficam”- disse
Machado de Assis.

E os verbos
(sobretudo
no imperativo)
intrometem-se
em nossa vida.

Cansei de ser máquina!
Não suporto mais
tanto comando!

Maria Nazaré Laroca
Em 21 de março de 2017 (Dia Mundial da Poesia).

  
Superregado

"Adjektivoj pasas,
kaj restas substantivoj. "
- diris Machado de Assis.

Kaj la verboj
(precipe en imperativo)
sin trudas al nia vivo.

Mi ne estas maŝino!
Ne plu eltenas mi
tiom da  ordono!

Maria Nazaré Laroca
La 21-an de Marto 2017 (La Monda Poezitago).

quarta-feira, 15 de março de 2017

Depuração _ Elpurigo



Depuração


Na curva do tempo,
minh'alma, sem pressa,
o futuro reescreve
nas águas da memória.

E o ontem desvela
a ilusão, essa nau frágil,
que agora naufraga
nas fráguas das paixões. 

Elpurigo              

Sur la kurbo de l’ tempo,
senhaste  l’ animo
estontecon reverkas
sur l’ akvoj de l’ memoro.

Kaj hieraŭo rivelas
l’ iluzion, fragilan barkon,
kiu pereas nune
en la bruloj de l’ pasioj. 

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 15/03/2017.                                                              

sábado, 11 de março de 2017

Impromptu _ Improvize




Impromptu

O dia se abre em pétalas  
de sol  e perplexidade  
ante o  mistério do existir.

E dançam, num chão de pássaros,
flores de aço que cultivo 
nas arestas da poesia.


Improvize

La tago malfermiĝas
petaloj de suno kaj perplekso
pri l’ mistero de l’ ekzisto.

Kaj dancas  sur birda grundo
ŝtalfloroj, kiujn mi kultivas
sur la eĝoj de l’ poezio.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de fora, 11/03/2017.

sábado, 4 de março de 2017

Eva


      Poema inspirado no # 051 - Estudo de Gênesis -  Haroldo Dutra Dias:   https://youtu.be/VhSaebi7O4E

Eva

Jardim do Éden:
cenário da queda
de Adão e Eva,
ambos seduzidos  
pela astúcia do Mal
que empodera.

Ora, direis,
em vã filosofia,
(quase como Sartre):
a serpente
são os outros,
que cultivam
as flores do mal,
e o mundo oprimem
desde sempre.

Entrementes,
vigio a serpente
que dormita, entanto,
em algum canto 
obscuro de mim.


Eva
   Poemo inspirita de # 051 - Studo de Genezo -  Haroldo Dutra Dias:   https://youtu.be/VhSaebi7O4E 

Edena ĝardeno:
scenejo de l’ falo
de Adamo kaj Eva,
ambaŭ delogataj
per la ruzeco de Malbono,
kiu ĉiujn povigas.

Nu, vi diros,
vanfilozofie,
(kvazaŭ Sartre):
la serpento
estas aliaj,
kiuj kulturas
la florojn de l’ Malbono,
kaj  la mondon premas
ekde ĉiam.

Dume, mi priatentas
la serpenton,
kiu tamen dormetas
en iu malluma
angulo ene de mi.


Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 04/03/2017.

terça-feira, 28 de fevereiro de 2017

Recreio _ Amuziĝo



Recreio


Só as crianças e os cães sabem brincar com seriedade: não precisam 
distrair-se, sair do foco da rotina que sufoca.
Na vida, fingem poetas e palhaços. No carnaval, contenta-se a massa
com o delírio da alegria agendada.
Não sei brincar; prefiro sonhar.

Amuziĝo

Nur infanoj kaj hundoj scias ludi serioze: ili ne bezonas distriĝi, 
eliri el la fokuso de la premanta rutino.
En la ĉiutaga vivo, homoj ludas kvazaŭ poetoj kaj klaŭnoj.
Ĉe karnavalo, homamaso kontentiĝas per la deliro de l’  planita gajeco.
Mi ne estas ludema; revoj al mi sufiĉas.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 28/02/2017.

terça-feira, 14 de fevereiro de 2017

Ausência _ Foresto



Ausência

No silêncio da pele,
grita a ausência
do frescor do tempo.


Décadas desfilam
no luar deserto
que ora penetra
os quartos vazios.


Imóveis as cadeiras
da sala de jantar.
Inutilidades!


Somente os pés
arrastam a vida
e a dor das horas
que não passam.



Foresto

En la haŭtosilento
krias la foresto
de l’ freŝeco de l’ tempo.



Paradas jardekoj
tra l’ dezerta lunlumo,
kiu penetras nun
la ĉambrojn malplenajn. 



Senmovaj seĝoj
de l’ manĝoĉambro.
Tute senutilaj!



Nur piedoj
la vivon trenas,
kaj la doloron
de la horoj,
kiuj ne pasa
s.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 14/02/2017
.

sábado, 4 de fevereiro de 2017

Mundo _ Mondo




Mundo


O grande historiador

Eric Hobsbawm

registrou, entre outras,

a Era das Revoluções

a Era dos Impérios ...



O mundo agora alcança

a Era dos Escândalos

cotidianos, em meio a muros

tribais feitos de loucura,

egoísmo e barbárie.



Urge alimentar as feras

do grande circo

das redes sociais:

morte da humanidade

do homem.



Mondo


La granda historiisto

Eric Hobsbawm

registris, inter aliaj,

l’ Eraon de l’ Revolucioj

l’ Eraon de l’ Imperioj ...



La mondo nun atingas

l’ Eraon de l’ Skandaloj

ĉiutagaj, meze al tribaj

muroj el frenezo, egoismo,

kaj barbareco.



Urĝas nutri la bestojn

de la granda cirko

de l’ sociaj retoj:

jen morto

de l’humaneco

homa.


Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 04/02/2017.


sábado, 7 de janeiro de 2017

Somere



Surstrandas
duonnudaj korpoj,
kiel ludantaj infanoj.

Jen glor' al vivo
de provizoraj 
anonimuloj!

Poezio cheestas,
kaj plagho shajnigas
homaranan egalecon.


Maria Nazaré Laroca
Kabo Frio, 04/01/2017.