Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quarta-feira, 28 de junho de 2017

Magia _ Magio




Magia

Delicadeza suspensa
no jardim daquela casa;
janelas sempre fechadas:

A roseira cor de rosa
cujas pétalas-meninas
rodopiam vaporosas
em doce valsa de Strauss.


Magio

Delikateco levita
ĉe ĝarden’ de tiu domo;
fenestroj ĉiam fermitaj:

La rozkolora rozujo,
kies petaloj infanaj
tre diafanaj kirliĝas
per milda valso de Strauss.


Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 28/06/2017.

6 comentários:

  1. Kaj la poemo fariĝas unu plia rozo ĉe la fenestro. Kompletiĝas la magio!

    ResponderExcluir
  2. Kara Maria Nazaré, Magio estas transformi domon kun fenestrojn ĉiam fermitajn en delikata poemo!
    mirinda!

    ResponderExcluir
  3. Delikata magio ja la transformo de Lumo en rozon, poemon, muzikon. Poezie fenestroj malfermiĝas ie ajn.

    ResponderExcluir
  4. Nazaré, seu poemo é tão mágico...quem sabe alguém, temendo quebrar o encanto deste momento, esteja espreitando por trás das janelas hem??

    ResponderExcluir
  5. Legante vian poemon niaj koroj malfermiĝas . . . Eble pro tio, ekzistas la poetoj, ĉu ?!

    ResponderExcluir
  6. Hans-Georg Kaiser
    MAGIO

    por la poemo "Magio" de
    Maria Nazaré Laroca

    Magio, magio,
    jam en la vorto
    estas ĉio...

    Magio estas
    pli ol vorto,
    ĝi estas la plej
    granda forto.

    Magio, magio,
    sen vi ne vivas io.
    pro vi eklumas ĉio.

    Magio, magio,
    vi estu mia sorto,
    por l viv' kaj
    bela morto.


    Magia

    Delicadeza suspensa
    no jardim daquela casa;
    janelas sempre fechadas:

    A roseira cor de rosa
    cujas pétalas-meninas
    rodopiam vaporosas
    em doce valsa de Strauss.


    Magio

    Delikateco levita
    ĉe ĝarden’ de tiu domo;
    fenestroj ĉiam fermitaj:

    La rozkolora rozujo,
    kies petaloj infanaj
    tre diafanaj kirliĝas
    per milda valso de Strauss.


    Maria Nazaré Laroca
    Juiz de Fora, 28/06/2017.
    Postado por Nazaré Laroca às 16:16

    PS: Dankon pro tiu bela poemo, kiun mi trovas tute rava!

    ResponderExcluir