Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

terça-feira, 22 de agosto de 2017

Conversa _ Konversacio



Conversa



Poetar em Esperanto
é magia que me encanta,
fácil de se compreender.

O poema das montanhas
atravessa continentes,
hospeda-se em terra estranha.

E com seus versos conversam
estrangeiros corações:
água boa de beber
em tempo de muita sede.


Konversacio


Poemumi  Esperante
estas ravanta magio,
ja facile komprenebla.

La poem’ el la montaro
transiras la kontinentojn,
ĉe fremdaj landoj gastiĝas.

Kaj kun la versoj babilas
foraj koroj eksterlandaj:
jen bona akvo trinkebla
en tempo soifoplena.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 22/082017.

6 comentários:

Blogdopaulo disse...

Tre charma omagho al nia verda lingvo: vere sensoifiga al homaj koroj!

Lírica disse...

Kaj poeto gajnas plurajn aferojn, nome:
magiajn retinojn, akutajn orelojn kaj specialajn flugilojn kiuj foje gajnas la potencon de la agloj kaj alifoje, la malpezecon de la kolibroj nur por ravigi nin...

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Poezie konstateblas: per Esperanto Poezio birdece forvojaĝas, ridetas pri landlimoj...

ursula grattapaglia disse...

....ecx la komentoj poemumas. Vivu Nazaré la Granda inspiranto...

Tania Paixao disse...

....tiu kiu soifas poezio, kuras al la fontano, kaj vi ĝentile donacas belajn kaj signifajn vortojn...Dankon!

Anônimo disse...

Poeto kune kun Esperanto, bela unuiĝo favore al soifantaj koroj, proksimaj aŭ malproksimaj.
Gratulojn, mikino Ná!