Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quinta-feira, 31 de agosto de 2017

Poemeto por Marjorie Boulton


“Ŝajnas ke, dum mi serĉas mian propran plej realan memon, mi duonkonscie serĉas ion, kio estos valida por    ĉiuj homoj.”  (Marjorie Boulton)


Marjorie Boulton: poetin’ multobla,
nia plej brila stelo el poezio, 
virino homama, nin adiaŭas,
kaj l’ esperanta mond’ sopiras orfa.

Tamen Parnaso glore al ŝi festas;
gaje dancantaj muzoj ŝin akceptas,
kaj al ŝi regalas per donac’ unika:
bunta bukedo da poemoj ŝiaj,
kiuj iĝis vivantaj floroj lumaj.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 31/08/2017.

7 comentários:

Blogdopaulo disse...

En nia verda mondo ŝi plu vivos, por ĉiam!
Kaj bele inspirados la novajn, alvenantajn Poetojn, kiuj sekvas ŝiajn paŝojn.

Josenilton kaj Madragoa disse...

Tristige kaj ĝojege samtempe.

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Omaĝo samranga al la omaĝinto: same bunta bukedo da poemoj, vivantaj floroj lumaj. Porĉiame en la Verda Parnaso Marjorie buntas.

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Omaĝo samranga al la omaĝinto: same bunta bukedo da poemoj, vivantaj floroj lumaj. Porĉiame en la Verda Parnaso Marjorie buntas.

ursula grattapaglia disse...

...feliĉa Marjorie, viaj sennombraj vortoj akompanos vin!

Lírica disse...

Ju pli poetoj malaperas de nia mondo, des pli steloj aperas sur la cxielo...

Anônimo disse...

Grava inter la gravaj poetoj!
Granda esperantistino!
Dio gardu ŝin.
Belega omaĝo, Ná!